Ĉiu vorto estu elparolata, kiel ĝi estas skribita

El La bona lingvo
Revizio de 13:31, 22 Jul. 2018 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Artikoletoj pri specifaj temoj<hr><br> '''Ĉiu vorto estu elparolata, kiel ĝi estas skribita''' <br> <br> '''''1. La Fundamenta Gramatiko''''' La Fundamenta G...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ĉiu vorto estu elparolata, kiel ĝi estas skribita

1. La Fundamenta Gramatiko

La Fundamenta Gramatiko ne permesas dubojn. Ni vidu la tekston en tri el la kvin lingvoj (simple ĉar temas pri la tri lingvoj, kiujn mi povas iomete mastrumi).

La franca versio diras:

9. Chaque mot se prononce absolument comme il est écrit. = Ĉiu vorto estas elparolata absolute kiel ĝi estas skribita.

La angla:

9. Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters. = Ĉiu vorto devas esti legata precize kiel ĝi estas skribita, ne ekzistas neelparolataj literoj.

La germana:

9. Jedes Wort wird gelesen so wie es geschrieben steht. = Ĉiu vorto estas legata, tiel kiel ĝi estis skribata.

Alivorte, se mi renkontas la vorton "knabo" mi devas legi ĉiujn literojn: k n a b o. Same se mi renkontas la vorton "Hamleto", mi devas legi H a m l e t o.

Kio okazas se mi renkontas la kunmetitan vorton "lit-tuko"? Certe mi devas legi l i t t u k o. Ĉu mi rajtas elparoli simplige l i t u k o, kiel ekzemple, nordaj italoj emas fari? Certe ne.

Ĉu mi rajtas elparoli ali-simplige l i t: u k o? Same certe, lau mi, ne! (t: = longa t, duobla t elparolata per pli longa sono)

En kelkaj lingvoj, ekzemple en la itala, ekzistas la kontraston inter simplaj kaj duoblaj konsonantoj, ekzemple:

pala /pala/ # palla /pal:a/ [= ŝovelilo/pilko]
nono /nono/ # nonno /non:o/ [= naŭa/avo]
caro /karo/ # carro /kar:o/ [= kara/ĉaro]
ktp.

Alivorte la duoblaj literoj l:, n:, r: ktp. estas aliaj signifoportaj sonoj (fonemoj) rilate al la simplaj l, n, r.

Ĉu io tia ekzistas en Esperanto? Ĉu ĝi estis iam teoriumita de Zamenhof en la Fundamento? Mi certas, ke ne.

Estas vero, ke en la Fundamento troviĝas la du ekzemploj Anno kaj Ŝillero, sed mi emas interpreti ilin kiel necidado en tiu momento fare de Zamenhof pri la maniero trakti la personajn nomojn en Esperanto. Do, laŭ mi, li ŝanceliĝis inter plena kaj parta asimilado.

Kontraŭ tiuj du ekzemploj, rilatantaj al personaj nomoj, staras la tuta Fundamento, en kiu oni ne povas trovi unu alian radikon kun duobla konsonanto. Ĉiuj tiaj potencialja duoblaj konsonantoj estis reduktitaj al simplaj konsontantoj.

Malbonege agis PIV kaj aliaj, kiam ili enkondukis radikojn kun tiaj duoblaj konsontantoj, villo, vatto, ktp. Malbonege agas suomoj, kiu insistas pri la nomo Finnlando por sia lando.

Neniu rajtas devigi parolantojn de Espernato lerni la distingon inter simpla kaj duobla konsonanto (aŭ vokalo).

2. Kion fari pri personaj nomoj?

Nuntempe la granda plimulto de la okcidentaj esperantistoj sekvas la regulon de la angla: oni skribu en tekstoj en Esperanto la personajn nomojn, kiel ili estis origine skribitaj, se ili apartenas al latinliteraj lingvoj. Estas tre malfacile konvinki ilin reveni al la mala sistemo: skribi ĉion laŭ la reguloj de la esperanta alfabeto, alivorte laŭ la perceptata sono.

Oni, do, skribas Renato Corsetti kaj oni eĉ ne pensas pri la aliaj eblecoj:

Renato Korseti (Corsetti)
Renato Corsetti [Korseti]
.

Mi kredas, ke minimume oni devus indiki la elparolon interkrampe.

La samo eĉ pli validas por nomoj origine ne latinliteraj, kiujn oni transskribas laŭ la transskribreguloj al la angla.