Ĉu Papo ridas?

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Le risate der Papa

Er Papa ride? Male, amico! È sseggno
c’a mmomenti er zu’ popolo ha da piaggne.
Le risatine de sto bbon padreggno
pe nnoi fijjastri sò ssempre compaggne.

Ste facciacce che pporteno er trireggno
s’assomijjeno tutte a le castaggne:
bbelle de fora, eppoi, pe ddio de leggno,
muffe de drento e ppiene de magaggne.

Er Papa ghiggna? Sce sò gguai per aria:
tanto ppiú cch’er zu’ ride de sti tempi
nun me pare una cosa nescessaria.

Fijji mii cari, state bbene attenti.
Sovrani in alegria sò bbrutti esempi.
Chi rride cosa fa? Mmostra li denti.

1834 11 17

Ĉu Papo ridas?

Ĉu Papo ridas? Ve al ni! La faro
indikas, ke popolo lia ploras.
De duonpatro la rideta knaro
por ni, duongefiloj,(1) fisonoras.

Antaŭ ĉi-vizaĝaĉoj kun tiaro(2)
pri la kaŝtanaj fruktoj mi memoras,
ŝel-belaj sed, pro dio de omaro(3),
ŝimaj interne, kie vermoj boras.

Ĉu li rikanas? Pesto en aero!
Des pli ke en nuntempo lia rido
ne havas eĉ kialon por apero.

Karuloj, priatentu la eventojn:
Se ridas suverenoj(4), jen insido!
Ridantoj kion faras? Montras dentojn.

1834 11 17

(1) Duongefiloj ĉar ne vere traktataj kiel amataj gefiloj.
(2) Ceremonia kapvesto de la papo, ornamita per tri kronoj.
(3) Provo redoni la originalan ŝercon per esprimo preskaŭ samsona al "dio de homaro"
(4) Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon. Ofte alia esprimo por 'reĝo'.