Ĝustaj solvoj de ĉi tiu ekzerco

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Tamaro de Kartvelujo - solvo
(artikolo mallongigita kaj adaptita el la teksto en Vikipedio)


Tamaro de Kartvelujo (1160-1213)
თამარი "Tamar"
estis mezepoka reĝino de Kartvelujo. Ŝia regado daŭris de 1184 ĝis 1213, kaj estas konsiderata “ora periodo” kiam la kartvela regno havis sian plej grandan disvastiĝon (ĝi superregis la tutan Kaŭkazon) kaj florantan kulturon.

Tamaro estis proklamita heredonto kaj kunreganto de sia patro la reĝo Georgo III en 1178, sed ŝi alfrontis seriozan kontraŭstaron de la aristokrataro tuj post lia morto. Tamen, Tamaro sukcesis superi la opozicion kaj komencis viglan eksteran politikon. Kun la apogo de potenca armea elito, Tamaro povis konstrui, sur la sukcesoj de siaj antaŭuloj, imperion kiu regadis Kaŭkazon ĝis sia falo pro la mongolaj atakoj du jardekojn post ŝia morto.

La rilato de Tamaro kun tiu periodo de politika kaj kultura reviviĝo, kune kun ŝia rolo kiel ina reganto, kondukis al ŝiaj idealigo kaj romantikigo. Ŝi restas grava simbolo en la kartvela popola kulturo kaj estis ankaŭ sanktigita de la kartvela eklezio.


[Bildo ne aperanta ĉi tie]

La reĝino Tamaro kaj ŝia patro Georgo III
(restaŭrita murpentraĵo de la monaĥejo Betanio)


Kiam Tamaro estis juna, ŝia patro Georgo III devis fronti ribelan frakcion inter la nobelaro, kiu intencis eltronigi lin favore al lia nevo. Georgo sukcesis subpremi la ribelon kaj komencis perfortan kampanjon kontraŭ la defiaj aristokrataj familioj. Poste li vokis Tamaron partopreni kun li en la regado kaj kronis ŝin kiel kunreganton en 1178. Per tiu ago, la reĝo provis malhelpi ajnan disputon post sia morto kaj rajtigi al siaj posteuloj teni la tronon de Kartvelujo. Samtempe li suprenigis virojn el la nenobelaj klasoj por teni la aristokrataron for de la centra potenco.

Dum ses jaroj, Tamaro estis kunreganto kun sia patro. Kiam li mortis en 1184, ŝi pluregis sola kaj estis kronita duan fojon. Ŝi heredis sufiĉe fortan regnon, tamen estis konsiderinda kontraŭstaro al ŝia surtroniĝo. Tio estis reago parte kontraŭ la subpremaj politikoj de ŝia patro, sed krome pro ŝia ineco oni perceptis ŝajnan malforton.

Ĉar Kartvelujo neniam antaŭe havis inan reganton, parto de la aristokrataro pridubis la laŭleĝecon de Tamaro, dum aliaj provis ekspluati ŝiajn junecon kaj supozatan malforton por postuli pli grandan aŭtonomecon por si mem. La vigla agado de la influhava onklino de Tamaro, la reĝino Rusudan, kaj de la kartvela patriarko Miĥaelo IV Mirianisdze estis decidaj por pravigi la rajton de Tamaro je la trono. Tamen, la juna reĝino plurmaniere estis devigata cedi al la aristokrataro. Ŝi devis rekompenci la Patriarkon nomumante lin kanceliero, tiel lokante lin ĉe la pinto de la eklezia kaj laika hierarĥioj.

Tamaro estis devigata cedi al postuloj forigi funkciulojn elektitajn de ŝia patro, precipe tiujn de nenobela deveno. Ŝi ankaŭ ne sukcesis superi aliajn provojn limigi ŝiajn povojn. Krome ŝi devis akcepti edzon truditan al ŝi de la nobelaro. Laŭ la tiutempaj ideoj, estis necese ke ŝi edziniĝu por doni gvidanton al la armeo, kaj por ke ŝi produktu heredonton. La nobeloj elektis la princon Jurij, kaj tiu elekto estis aprobita ankaŭ de ŝia onklino Rusudan. La princo venis al Kartvelujo por edziĝi kun la reĝino en 1185. Jurij montriĝis kapabla soldato, sed li havis malfacilan personecon kaj baldaŭ venis en konflikton kun sia edzino. La streĉaj rilatoj inter la geedzoj estis reflekto de akra lukto inter partioj en la kortego, kie Tamaro ĉiam pli forte asertis siajn rajtojn kiel reganta reĝino. Post la morto de la patriarko kaj kanceliero Miĥaelo, la reĝino nomumis sian propran subtenanton, Anton Glonistavisdze, kiel kancelieron. Ŝi promociis ankaŭ aliajn lojalajn nobelojn, tiel iom post iom fortigante sian propran pozicion.

En 1187, Tamaro persvadis la nobelan konsilantaron aprobi ŝian eksgeedziĝon. Ŝia eksedzo Jurij faris du provojn pri puĉo, kun la helpo de kelkaj kartvelaj aristokratoj, kiuj esperis limigi la kreskantan potencon de Tamaro. Tiuj provoj malsukcesis. Tamaro mem elektis sian duan edzon. Li estis la princo Davido Soslan, kapabla armea komandanto kaj grava subtenanto de Tamaro. Tamaro kaj Davido havis du infanojn. En 1191 la reĝino naskis filon, Georgon, la estontan reĝon Georgo IV. Ŝia filino, Rusudan, estis naskita ĉ. 1193. Ŝi postsekvos sian fraton kiel reganto de Kartvelujo.

Firmiginte sian pozicion, kaj trovinte fidindajn subtenantojn, Tamaro daŭrigis la sukcesan politikon de ekstera disvastiĝo komencitan de ŝiaj antaŭuloj. Iom post iom Kartvelujo konkeris la tutan regionon, kaj komercado, tributoj kaj milito-rabaĵoj alportis riĉaĵojn al la regno kaj kortego. Ekzistas diraĵo, laŭ kiu “la kamparanoj vivis kiel nobeloj, la nobeloj kiel princoj, kaj la princoj kiel reĝoj”.

Tamaro postvivis sian edzon, Davidon Soslan, kaj antaŭ sia propra morto ŝi kronis sian filon, Georgon, kiel kunreganton. Post ŝia morto ekestis legendoj pri la loko de ŝia entombigo: laŭ unu versio, ŝiaj restaĵoj estis entombigitaj en la Sankta Lando.

Jam dum ŝia propra vivo, la regado de Tamaro estis vidata kiel “ora epoko”, kun Tamaro mem kiel centra punkto. Pluraj mezepokaj kartvelaj poetoj, inter ili Ŝota Rustaveli, atribuis al Tamaro la inspiron por siaj verkoj. Drama sceno el la epopea poemo Kavaliro en tigra felo, en kiu la reĝo Rostevan kronas sian filinon Tinatin, pensigas pri Georgo III kiu vokis sian filinon al kunregado. En la poemo aperas la verso: “Leonido estas bona, ĉu ina ĉu malina” (aŭ, en la Esperanta traduko de Zurab Makaŝvili: “La geidoj de leonoj egalrajtaj estas ĉiam.”)