1oa: protekt-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


protekt-i

difino: 1. Helpi iun per sia influo kaj aŭtoritato. 2. Defendi, gardi kontraŭ minaco.

Ekzemploj: Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.; La kongreso estas sub alta protektado de nia prezidanto.; Liaj protektaj vortoj helpis al ŝi ricevi tiun postenon. ; Unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas.; Mia pli aĝa frato prenis min sub sian protekton.; Ŝi nenion timas, ĉar ŝi havas bonan protektanton.; Via koramiko estas tre protektema.

Tradukoj en la Aldono: protéger | protect, patronise | beschützen | protegować, bronić.