9oa: konekt-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: K
konekt-i
difino: Kunigi, interligi objektojn tiel, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.): ŝi konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo; tiu aparato funkcias konektite (al la Interreto, al komputilo), dum ĉi tiu, senkonekte (= aŭtonome); ĉi tiu kablo konektas partojn de la cirkvito; la paciento estas konektita al artefarita reno.
konekt-o 1 Ago konekti, konektado. 2 Stato esti konektita, konektiteco: mi havas (ret)konekton; konekto mankas; la konekto perdiĝis.
mal-konekt-i Ĉesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton.