9oa: muld-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


muld-i

difino: 1 Fari objekton enpremante aŭ fluigante molan substancon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon; muldi plastajn telerojn; (figure)muldi pensmanieron. 2 Reprodukti la formon de io per mola substanco, kiun oni poste malmoligas kiel ujon (por ebligi muldi 1): muldi per gipso vizaĝon; muldi reliefon.

Ekzemploj: Ili muldis la vizaĝon per gipso.; Tie estas priskribita la muldado de mezepoka statuo.; En nia urbo estas muzeo de muldaĵoj el historiaj monumentoj.; Tiu muldilo (ujo, en kiun oni enpremas la muldan materialon), estas farita el argilo.; La statuo jam estas elmuldigita (elprenita el la muldilo.)