Aparta aldono por azianoj 13

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



La ludo kun -n/sen -n

Parolantoj de lingvoj kun multaj kazoj [malsamaj finaĵoj de la vortoj} ŝatas uzi la eblecon utiligi tiun fakton.
Lingvoj kun multaj kazoj estas ĝenerale sed ne nur la hindaj-eŭropaj lingvoj, la sanskrita, la greka, la latina, la rusa, la germana kaj tiel plu. Esperanto heredis de ili nur unu kazon, la akuzativon: pomo/pomoN.
Sekve en Esperanto oni povas nur uzi la ĉeeston de la akuzativo aŭ ĝian mankon.

Kiel ni vidos tio ne estas necesa por ĉiuj, kaj oni povas esprimi la saman koncepton per aliaj rimedoj, sed oni devas koni ĝin, ĉar oni trovas tion en verkoj en Esperanto.

La plej simpla klarigo, pri kiu mi povas pensi estas la jena:

  • kelkaj verboj montras nur faktojn konkretajn, verajn, videblajn per la okuloj, ekzemple:

- mi havas grandaN pomoN
- mi parolas la ĉinaN lingvoN
- mi iras ParizoN
- mi manĝas supoN
- mi amas belaN knabinoN

En tiuj frazoj la akuzativo ĉeestas kaj havas sian normalan funkcion ligi la aferon rekte koncernatan de la verbo al la tuta frazo.

  • sed ekzistas aliaj verboj, kiuj montras ne faktojn sed dezirojn, ekzemple:

- mi volas, ke mia pomo estu granda
- mi deziras, ke la ĉina lingvo estu pli facila
- mi ŝatas, ke mia amata knabino estu inteligenta
- mi preferas, ke la manĝota supo estu varma

Tion en Esperanto oni povas ankaŭ diri ĉi tiel, forprenante la pecojn inter krampoj [ ] kaj aldonante la akuzativon al la vortoj, kiuj iĝas rekta celo de la verbo:

- mi volas [, ke] miaN pomoN [estu] granda = mi volas miaN pomoN grandA
- mi deziras [, ke] la ĉinaN lingvoN [estu] pli facila = mi deziras la ĉinaN lingvoN pli facilA
- mi ŝatas [, ke] miaN amataN knabinoN [estu] bela = mi ŝatas miaN amataN knabinoN belA
- mi preferas [, ke] la manĝotaN supoN [estu] varma = mi prefera la manĝotaN supoN varmA

  • kaj ekzistas aliaj verboj, kiuj montras nek faktojn nek dezirojn sed transformojn, ekzemple:

- mi igis anglan virinon, ke ŝi estu mia edzino
- mi faris libron el fabeloj
- mi elektis Ĝorĝon, ke li estu prezidanto
- mi farbis mian ruĝan domon por ke ĝi estu verda

Tion en Esperanto oni povas ankaŭ diri ĉi tiel:

- mi igis anglan virinon [, ke ŝi estu] mia edzino = mi igis anglanN virinoN miA edzinO
- mi faris fabelojN librO = mi faris fabelojN librO
- mi elektis Ĝorĝon [, ke li estu] prezidanto = mi elektis ĜorĝoN prezidantO
- mi farbis mian ruĝan domon [por ke ĝi estu] verda = mi farbis miaN ruĝaN domoN verdA


  • fine ekzistas aliaj verboj, kiuj montras pensojn, imagojn, juĝojn, deklarojn, ekzemple:

- mi pensas, ke tiu virino estas inteligenta
- la juĝisto deklaris, ke la krimulo estas kulpa
- mi supozas, ke Tokio estas granda urbo

Tion en Esperanto oni povas ankaŭ diri ĉi tiel:

- mi pensas [, ke] tiuN virinoN [estas] inteligenta = mi pensas tiuN virinoN inteligentA
- la juĝisto deklaris [, ke] la krimuloN [estas] kulpa = la juĝisto deklaris la krimuloN kulpA
- mi supozas [, ke] TokioN [estas] granda urbo = mi supozas TokioN granda urbo


Sed Esperanto ne devas sekvi la kutimojn de la parolantoj de hindaj-eŭropaj lingvoj. Ĝi estas fleksebla kaj adaptiĝas al ĉiuj lingvaj kutimoj.Nenio malhelpas fari frazon laŭ la japana vortordo: "Ĝorĝon por ke prezidanto estu li, lin elektas mi."[japanoj bonvolu korekti] Aŭ ni povas diri la samon laŭ la ĉina sistemo: " Mi elektas Ĝorĝon. Li iĝu prezidanto." [ĉinoj bonvolu korekti].

Sed por ke tiuj frazoj estu kompreneblaj ankaŭ de nejapanoj kaj neĉinoj, ni povus pensi pri eblaj kompromisoj: "Por ke Ĝorĝo prezidanto estu, lin elektas mi" kaj "Mi elektas Ĝorĝon, ke li iĝu prezidanto", kaj tute ne utiligi la ludon 'kun -n/sen -n'.

Esperanto adaptiĝas al vi ne vi al Esperanto kun iom da atento al homoj en la aliaj partoj de la mondo.