Banĥuk-o azt

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


banĥuk-o

difino: vjetnama kuko el zorge pistita ĥuko/ŝuko [ankoraŭ ne difinita terminelekto] (Gnaphalium affine D.Don), kun farĉo el mungo kaj lardo, kune faporkuirita kun glurizo. Mallonga difino: vjetnama vaporkuirita kuko el pistita ĥko/ŝuko (Gnaphalium affine D.Don) herbo.

vjetname: bánh khúc

Artikoleto en Esperanto

La momento kiam finiĝas la rizrikolto koincidas kun la momento kiam la folioj de Gnaphalium affine komencas kreski. Neniu kultivas ĝin sed ĝi trankvile kreskas tre abunda en la sulkoj, fekundaj etendaĵoj kovritaj de aluvio, kun verda kaj iom metala brileto.

Banĥuko estas vendita tra urbaj kaj kamparaj regionoj de Vjetnamujo kaj fama loko de produktado troviĝas en vilaĝo Diem. La kuko havas du specoj de farĉo: farĉo el mungo plaĉas pro la agrabla gusto de mungo kaj grasa gusto de lardo kun aromo de pipro; kaj farĉo el miksaĵo de cepo, orelfungo, pipro, duongrasa haketaĵo.

Banĥuko ofte estas modelita laŭ du malsama formoj: kiel ronda fritkuko aŭ kiel elefantorelo. Laŭ sperto, por ke la kuko havu specifan guston, oni devas elekti la Gnaphalium malgrandan, dikegan , arĝentkoloran, plej bone en la momento de florado ĉar ju pli matura la floro, des pli bonodora la kuko. La glurizo estas la zorge elektita rizo kun flavaj floroj. La rizfaruno estas kalkulita laŭ propocio: 8 gluziro kun 2 rizo. Poste la trempita rizo estas bone pistita kun Gnaphalium-folioj. La proporcio inter faruno kaj folioj ankaŭ estas sekreto por havigi deziratajn kukaĵojn, ĉar se oni metus tro da rizo, la kuko ne havus specifan odoron de Gnaphalium, male, nesufiĉa rizo rezultus en manko de kunligeco. La farĉo konsistas el senŝeligita mungo, trempita, kuirita, delikate pistita kaj modelita ovoforme kun aldono de kubetoj de duongrasa porkaĵo kaj iom da pipro. Post volvado de la farĉo per maldika faruna ŝelo, oni delikate metas la farĉitan kukon en vaporkuirilo (kun fundo traborita de truo) por varporkuiri. Ĉiu tavolo de kuko estu surŝutita de zorge trempita glurizo. Kovru la fundon kaj supron de la vaporkuirilo per verda bananfolio por doni bonan aromon. Bone mallevu la fermoplaton de la kuirilo kaj bruligu regule. La kuirita kuko havos eksteran glurizan mantelon kiu aspektas tre alloga.

Banĥuko estas genia kombino de ĉiuj ecoj el naturaj produktaĵoj, de la aromo de flavflora gluziro, de gustoplaĉaj mungoj kun la graso de la porkaĵo. Ĉiuj ingrediencoj estas akordigitaj de la bona, varma, freŝa kaj sana gusto de Gnaphalium affine, kiu donas specialan guston al Banĥuko. Gustumu la kukon kiam ĝi ankoraŭ estas varma kun salo-sezamo aŭ salo-arakido por optimigi ĝian tre specifan guston.