DUA TAGO - Kompletorio

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


DUA TAGO

DUA TAGO Kompletorio

Kiam oni eniras en la Konstruaĵon, oni malkovras misteran vizitanton, oni trovas sekretan mesaĝon kun sorĉistaj signoj, kaj malaperas, tuj poste ĝia retrovo, libro, kiun oni longe serĉos kiel raportas la postaj ĉapitroj; nek la ŝtelo de la valoraj lensoj de Vilhelmo estas la lasta nedezirinda okazintaĵo.

La etoso dum la vespermanĝo estis malĝoja kaj silenta. Iom pli ol dek du horoj pasis depost la malkovro de la korpo de Venancio. Ĉiuj fiksrigardis lian malplenan sidlokon ĉe la tablo. Kiam venis la tempo por la kompletorio, la procesio al la ĥorejo aspektis funebra parado. Ni partoprenis en la preĝado starantaj en la navo kaj alrigardante de temp’ al tempo la trian kapelon. Estis malmulte da lumo, kaj kiam ni vidis Malaĥion eliri el la mallumo por atingi sian sidlokon, ni ne sukcesis precize ekkapti de kie li alvenis. Ĉiukaze, ni kaŝiĝis en la ombro de la flanka navo, por ke neniu vidu, ke ni restas tie post la fino de la preĝo. En mia monaĥa manteleto estis la lumilo, kiun mi ŝtelis en la kuirejo dum la vespermanĝo. Ni planis ekbruligi ĝin per la fajro de la granda bronza tripiedo, kiu flamas la tutan nokton. Mi havis novan meĉon kaj multe da oleo. Ni disponis je lumo por longa periodo.

Mi estis tro ekscitita de tio, kion ni estis farontaj, por atenti la riton, kiu finiĝis preskaŭ sen ke mi rimarku tion. La monaĥoj mallevis la kapuĉojn sur siajn vizaĝojn kaj eliris laŭ malrapida viciĝo por iri al siaj ĉeloj. La preĝejo restis dezerta, lumigita de la brilo el la tripiedo.

“Ek!,” diris Vilhelmo. “Ni laboru.”

Ni alproksimiĝis al la tria kapelo. La bazo de la altaro vere similis al ostejo, serio da kranioj kun profundaj okulkavoj vekas timon ĉe la rigardantoj, ĉar ili mirinde reliefiĝas sur amaso da tibioj. Vilhelmo mallaŭte ripetis la vortojn, kiujn li aŭdis de Alinardo (kvara kranio dekstre, premu la okulojn). Li metis la fingrojn en la malhelajn rondojn de tiu senkarna vizaĝo, kaj tuj ni aŭdis raŭkan knaron. La altaro moviĝis, turniĝis ĉirkaŭ kaŝita akso kaj aperis malluma malfermaĵo. Lumigante ĝin per mia suprenlevita lumilo, ni vidis humidajn ŝtupojn. Ni decidis malsupreniri ilin post diskuto, ĉu ni devas fermi la pasejon malantaŭ ni. Pli bone ne, Vilhelmo diris, ĉar ni ne scias, ĉu ni povos poste remalfermi ĝin. Kaj cetere, ankaŭ kaze, ke ni ne deziras esti malkovritaj, tamen se iu alvenus tiumomente por funkciigi la saman meĥanismon, tio okazus ĉar ili scias kiel eniri kaj lin ne haltigus fermita pasejo.

Ni malsupreniris dekon aŭ pli da ŝtupoj kaj eniris koridoron ĉe kies flankoj estis horizontalaj niĉoj, kiajn mi pli poste vidis en multaj katakomboj. Sed ĝi estis mia unua eniro en ostejon, kaj mi tre timis. La ostoj de la monaĥoj estis kolektitaj tie dum la jarcentoj, elterigitaj kaj amasigitaj en niĉoj sen rekonstrui la formon de iliaj korpoj. Tamen kelkaj niĉoj havis nur etajn ostojn, aliaj nur kraniojn, bone aranĝitajn preskaŭ piramide, por ne fali unu sur la alian, kaj ĝi estis vere terura spektaklo, precipe pro la ludoj de ombroj kaj lumoj, kiujn estigis la lumilo dum nia irado. En niĉo mi vidis nur manojn, multajn manojn, kiuj nun estis nedisigeble interplektitaj unu kun la alia, en miksaĵo de mortintaj fingroj. Mi kriegis, en tiu loko de mortintoj, perceptante dum momento, ke estas io viva, akuta krieto kaj rapida movo en la ombro.

“Musoj,” Vilhelmo trankviligis min.

“Kion ili faras ĉi tie?”

“Ili pasas, kiel ni, ĉar el la ostejo oni atingas la Konstruaĵon kaj de tie la kuirejon. Kaj sekve la bongustajn librojn de la biblioteko. Kaj nun vi komprenas, kial la vizaĝo de Malaĥi estas tiom severaspekta. Lia laboro devigas lin paŝi ĉi tie dufoje tage, vespere kaj matene. Li ja ne havas motivon por ridi”.

“Sed kial la evangelio neniam diras, ke Kristo ridis?” mi demandis, ne sen bona motivo. “Ĉu veras tio, kion Jorge diradas?”

“Amasoj da homoj demandis al si ĉu Kristo ridis. La temo ne multe interesas min. Mi kredas, ke li neniam ridis ĉar, ĉioscia filo de Dio, li sciis tion, kion ni kristanoj estos farintaj. Sed, jen ni estas”. Kaj fakte, dank’ al Dio, ni estis je la fino de la koridoro kie komenciĝis nova serio da ŝtupoj, post kiuj ni devis puŝi malmollignan pordon, kirasitan per fero, kaj ni staris malantaŭ la kameno de la kuirejo, ĝuste sub la helikforma ŝtupetaro, kiu kondukis al la scriptorium. Dum ni supreniris, ŝajnis al ni aŭdi desupran bruon.

Ni denove silentis dum momento, poste mi diris: “Ne eblas. Neniu eniris antaŭ ni...”

“Kondiĉe, ke ĉi tiu estas la unika enirvojo al la Konstruaĵo. En la pasintaj jarcentoj ĉi tiu estis fortikaĵo, kaj ĝi certe havas pli da sekretaj enirejoj ol ni scias. Ni supreniru malrapide. Sed ni ne havas multon por decidi. Se ni estingas la lumilon, ni ne scias, kien ni iras, se ni tenas ĝin brulanta ĝi fariĝas alarmo por tiu, kiu estas supre. Ni povas nur esperi, ke, se iu estas, li timas pli multe ol ni”. Ni alvenis al la scriptorium, elirante el la suda turego. La tablo de Venancio estis precize en la kontraŭa flanko. Dum ni paŝis, ni lumigis ne multajn klaftojn de la muro samtempe, ĉar la ĉambro estis grandega. Ni esperis, ke neniu estas en la korto kaj ke neniu vidis la lumon brili tra la fenestroj. La tablo ŝajne estis en ordo, sed Vilhelmo tuj kliniĝis por ekzameni la paperojn en ĝia malsupra breto kaj ekkriis pro malkontento.

“Ĉu io mankas?”, mi demandis.

“Hodiaŭ mi vidis du librojn ĉi tie, kaj unu estis en la greka. Kaj ĉi tiu mankas. Iu forprenis ĝin, kaj haste, ĉar pergameno falis teren ĉi tie”.

“Sed la tablon oni gardis...”

“Certe. Eble iu kaptis ĝin nur antaŭ iom da tempo. Eble ĝi ankoraŭ estas ĉi tie”. Li turniĝis al la ombroj kaj lia voĉo reeĥis inter la kolonoj: “Se vi estas ĉi tie, gardu vin!”. Ĝi ŝajnis bona ideo: kiel Vilhelmo jam diris, ĉiam estas pli bone, ke tiuj, kiuj nin timigas, timu pli ol ni.

Vilhelmo demetis la paperon, kiun li trovis sub la tablo, kaj alproksimigis sian vizaĝon al ĝi. Li petis al mi prilumi lin. Mi alproksimigis la lumilon kaj mi vidis paĝon, kiu estis duone malplena kaj en la restanta parto kovrita de etaj signoj, kies originon mi apenaŭ rekonis.

“Ĉu ĝi estas greklingva?” mi demandis.

“Jes, sed mi ne bone komprenas”. Li eligis el la monaĥa vesto siajn lensojn kaj firme metis ilin sur la selon de sia nazo, poste li des pli alproksimigis sian vizaĝon.

“Ĝi estas greklingva, skribita tre malgrande, kaj tamen senorde. Ankaŭ per la lensoj mi pene legas, necesas pli da lumo. Alproksimiĝu...”

Li prenis la paperon tenante ĝin antaŭ sia vizaĝo, kaj mi malsaĝe, anstataŭ iri malantaŭ li tenante la lumilon alte super lia kapo, mi staris ĝuste fronte al li. Li petis al mi iri flanken, kaj dum mi faris tion la flamo flugtuŝis la dorson de la papero. Vilhelmo forpuŝis min, dirante, ĉu mi volas bruligi lian manuskripton, poste li ekkriis. Mi klare vidis, ke kelkaj neprecizaj flavbrunaj strekoj aperis sur la supro de la paĝo. Vilhelmo prenis la lumilon kaj movis ĝin malantaŭ la folio, tenante la flamon sufiĉe proksime al la supra parto de la pergameno, por varmigi ĝin sen tuŝi ĝin. Malrapide, kvazaŭ nevidebla mano skribus “Mane, Tekel, Fares” (misteraj vortoj, cititaj en la Biblio, Danielo 5,25, ndlt) mi vidis aperi sur la blanka flanko de la folio, unu post la alia, laŭ la movoj de la lumilo kaj laŭgrade, ke la fumo el la flamo nigrigis la malan flankon, strekojn, kiuj ne similis al iu ajn alfabeto, krom tiu de la sorĉistoj.

“Grandioze!” diris Vilhelmo. “Pli kaj pli interesa!”. Li ĉirkaŭrigardis: “Sed estas pli bone ne elmeti ĉi tiun malkovron je la insidoj de nia mistera gasto, se li ankoraŭ estas ĉi tie...”. Li deprenis el la nazo siajn lensojn kaj metis ilin sur la tablon, poste li zorgeme kunvolvis la pergamenon kaj kaŝis ĝin en sia vestaĵo. Ankoraŭ mirigita de tiu sinsekvo da eventoj, kiuj estis minimume miraklaj, mi volis peti de li pliajn klarigojn, kiam subita kaj akra bruo distris nin. Ĝi originis el la malsupro de la orienta ŝtuparo, kiu kondukis al la biblioteko.

“Nia homo estas tie, kaptu lin!” kriis Vilhelmo kaj ni nin ĵetis al tiu direkto, li pli rapida, mi malpli rapida ĉar mi portis la lumilon. Ni aŭdis bruegon de persono, kiu falpuŝiĝas, mi alkuris, mi trovis fine de la ŝtuparo Vilhelmon rigardanta pezan libron kies kovrilo estis plifortigita de metalaj ornamaĵoj. Samtempe ni aŭdis alian bruon el la loko de kie ni alvenis. “Kiom stulta mi estas!” kriis Vilhelmo, “ek, al la tablo de Venancio!”.

Mi komprenis, ke iu, kiu kaŝiĝis en la ombro malantaŭ ni, ĵetis for la libron por malproksimigi nin.

Denove Vilhelmo estis pli rapida ol mi kaj atingis la tablon. Dum mi postkuris lin mi ekvidis inter la kolonoj ombron, kiu fuĝis tra la ŝtuparo de la okcidenta turego.

Kaptita de batalema ardo, mi enmanigis la lumilon al Vilhelmo kaj blinde mi ĵetis min al la ŝtuparo tra kiu malsupreniris la fuĝanton. Tiumomente mi sentis min soldato de Kristo batalanta kontraŭ ĉiuj inferaj legioj, kaj min voris la deziro kapti la nekonaton por transdoni lin al mia majstro. Mi rulfalis sur preskaŭ la tuta helikforma ŝtuparo, ĉar mi stumblis sur la rando de mia monaĥa vesto (tiu estis la unika momento, mi ĵuras tion, kiam mi bedaŭris mian aliĝon al monaĥa ordeno!) sed en tiu sama momento, ĝi estis fulma penso, mi konsoliĝis pensante, ke ankaŭ mia kontraŭulo suferis pro la sama ĝeno. Kaj plie, se li ŝtelis la libron, liaj manoj estis okupitaj. Mi enirrompis en la kuirejon malantaŭ la panforno kaj, sub la lumo de la steloplena nokto, kiu pale lumigis la vastan vestiblon, mi vidis la ombron, kiun mi postkuris, eniranta tra la pordo de la manĝejo, fermante ĝin malantaŭ si. Mi ĵetiĝis al ĝi, mi penis kelkajn momentojn por malfermi ĝin, mi eniris, ĉirkaŭrigardis kaj mi vidis neniun. La elirpordo estis ankoraŭ riglita. Mi turniĝis. Ombro kaj silento. Mi ekvidis moviĝantan lumeton el la kuirejo kaj mi almetiĝis al la muro. Sojle de la trapasejo inter la du ejoj aperis iu kun lumilo. Mi kriis. Li estis Vilhelmo.

“Ĉu ne plu estas iu? Mi konjektis tion. Li ne eliris tra pordo. Ĉu li trairis la ostejon?”

“Ne, li eliris de ĉi tie, sed mi ne scias kiamaniere!”

“Mi diris tion al vi, estas aliaj pasejoj kaj senutilas, ke ni serĉu ilin. Povas esti, ke nia homo reaperas en fora loko. Kaj kun li, miaj lensoj”.

“Ĉu viaj lensoj?”

“Ĝuste. Nia amiko ne sukcesis forpreni de mi la folion, sed, per granda spiritpreteco, dum li preterpasis, li kaptis el la tablo miajn lensojn”.

“Kial?”

“Ĉar li ne estas stultulo. Li aŭdis min paroli pri tiuj strekoj sur la folio, li komprenis, ke ili gravas, li pensis, ke sen lensoj mi ne kapablos deĉifri ilin kaj li certas, ke mi ne fidos montri ilin al iu ajn. Fakte, nun la situacio statas samkiel mi ne havus ilin”.

“Sed kiel li povis scii pri viaj lensoj?”

“Nu, sen konsideri la fakton, ke ni parolis pri ili hieraŭ kun la vitristo, hodiaŭ matene en la scriptorium mi surnazigis ilin por traserĉi la paperojn de Venancio. Sekve multaj personoj povas scii, kiom valoras tiuj objektoj. Kaj fakte mi povas legi normalan manuskripton, sed ne ĉi tiun,” kaj li malvolvis denove la misteran pergamenon, “en kiu la greklingva teksto estas tro malgranda, kaj la supra parto tro konfuza...”

Li montris al mi la misterajn signojn, kiuj aperis kvazaŭ magie per la varmego de la flamo: “Venancio volis kaŝi gravan sekreton kaj li uzis unu el tiuj inkoj, kiuj skribas sen lasi spuron kaj reaperas per varmigo. Aŭ li uzis citronan sukon. Sed ĉar mi ne scias, kian substancon li uzis kaj la signoj povus baldaŭ malaperi, vi, kiu havas bonajn okulojn, tuj kopiu ilin kiel eble plej fidele, kaj eble iom pli grande”. Kaj tion mi faris, sen scii kion mi kopias. Ĝi estis serio da kvar aŭ kvin linioj, veraj sorĉaĵoj, kaj mi transskribas ĉi tie nur la tutunuajn signojn, por doni al la leganto ideon pri la enigmo, kiun ni havis antaŭ niaj okuloj.


Kiam mi finis la kopiadon Vilhelmo rigardis ĝin, bedaŭrinde sen lensoj, tenante mian skribtabuleton sufiĉe malproksima el sia nazo. “Ĝi estas certe sekreta alfabeto, kiun oni devas deĉifri,” li diris. “La signoj estas malbone desegnitaj, kaj verŝajne vi kopiis ilin des pli malprecize, sed certe temas pri la zodiaka alfabeto. Ĉu vi vidas? En la unua linio estas...”. Li denove malproksimigis el si la folion, kuntiris siajn okulojn, penante koncentriĝi: “Sagitario, Suno, Merkuro, Skorpio...”

“Kaj kion ili celas?”

“Se Venancio estus naivulo, li uzus la plej oftan zodiakan alfabeton: A egalas al Suno, B egalas al Jupitero... La unua linio tiam estus legebla... provu transskribi: RAIQASVL...”. Li haltis. “Ne, ĝi signifas nenion, kaj Venancio ne estis naivulo. Li reformulis la alfabeton laŭ alia ŝlosilo. Mi devos malkovri ĝin”.

“Ĉu tio eblas?” mi demandis admiroplena.

“Jes, se oni konas iom pri la saĝo de la araboj. La plej bonajn eseojn pri ĉifritaj tekstoj verkis kleraj nekredantoj, kaj en Oksfordo mi povis legi kelkajn el ili. Bakono prave diris, ke la konkero de la kono pasas tra la kono de lingvoj. Abu Bakr Ahmad ben Ali ben Washiyya an-Nabati verkis antaŭ jarcentoj Libron pri la freneza deziro de devotulo lerni la enigmojn de antikvaj skribaĵoj kaj li prezentis multajn regulojn por produkti kaj deĉifri misterajn alfabetojn, bonaj por magiaj praktikoj, sed ankaŭ por la korespondado inter armeoj, aŭ inter reĝo kaj liaj propraj ambasadoroj. Mi vidis aliajn arabajn librojn, kiuj listigas kelkajn tre sagacajn artifikojn. Ekzemple, vi povas anstataŭigi unu literon per alia, vi povas skribi vorton renversitan, vi povas meti la literojn en mala ordo, sed prenante unu jes kaj unu ne kaj poste rekomencante, vi povas anstataŭigi la literojn per signoj, kiel en ĉi tiu kazo, de la Zodiako, sed uzante por la kaŝitaj literoj ties numeradon kaj poste, laŭ alia alfabeto, transformi la numerojn en aliajn literojn...”

“Kaj kiun el ĉi tiuj metodoj uzis Venancio?”

“Necesus apliki ilin ĉiujn, kaj kromajn. Sed la unua regulo por deĉifri mesaĝon estas diveni tion, kion ĝi celas”.

“Sed tiukaze oni ne plu bezonus deĉifri ĝin!” mi ridetis.

“Ne tion mi diris. Oni povas tamen hipotezi la eblajn unuajn vortojn de la mesaĝo kaj poste konstati ĉu la regulo, kiun oni povas dedukti, validas por la tuta cetera teksto. Ekzemple, ĉi tie Venancio certe notis la manieron por eniri en la finis Africae. Se mi pensas, ke la mesaĝo parolas pri tio, jen, abrupte ritmado min klerigas... Provu rigardi la unuajn tri vortojn, ne konsideru la literojn sed nur la nombron da signoj... ...Nun dividu almenaŭ po 2 silabojn ilin kaj laŭtlegu: ta-ta-ta, ta-ta, ta-ta-ta... Ĉu tio elvokas en vi ion?”

“Al mi, nenion”.

“Sed al mi jes. Secretum finis Africae... (la sekreto de la fino de Afriko). Sed, se tiel estus, la lasta vorto devus havi la unuan kaj la sesan literon egalajn, kaj tiel fakte estas, jen la ripetita simbolo de la Tero. Kaj la unua litero de la unua vorto, la So, devus esti la sama de la lasta de la dua: kaj fakte jen la ripetita signo de Virgo. Verŝajne ĝi estas la ĝusta metodo. Tamen ĝi povus esti nur hazarda koincido. Necesas trovi korespondan regulon...”

“Trovi ĝin kie?”

“En la kapo. Inventi ĝin. Kaj poste konstati, ĉu ĝi estas tiu ĝusta. Sed de provo al provo la tuta ludo okupus mian tutan tagon. Ne pli, ĉar – memoru tion – ne ekzistas sekreta skribo, kiun oni ne povas deĉifri per iom da pacienco. Sed nun ni riskas malfrui dum ni volas viziti la bibliotekon. Cetere, sen lensoj mi neniam sukcesos legi la duan parton de la mesaĝo, kaj vi ne povas helpi min ĉar tiuj ĉi signoj, sub viaj okuloj...”

“Graecum est, non legitur, (Adso citas rimarkon el kopiitaj inkunabloj, kutime postlasitan de kopiisto, kiu ne kapablis legi la grekan: ĝi estas greklingva, mi ne kapablas legi),” mi konkludis humiligita.

“Ĝuste, kaj vi vidas, ke Bakono pravis. Studu! Sed ni ne senkuraĝiĝu. Ni apartigu la pergamenon kaj viajn notojn kaj ni supreniru al la biblioteko. Ĉar ĉi-vespere eĉ ne dek legioj el la Infero sukcesos haltigi nin”. Mi krucosignis min. “Sed kiu venis antaŭ ni ĉi tien? Ĉu Benĉo?”

“Benĉo ardis pro la volo ekkoni tion, kio estis en la paperoj de Venancio, sed li ne ŝajnis al mi homo, kiu povas realigi kontraŭ ni malicaĵojn. Finfine li proponis al ni aliancon, kaj plie li aspektis al mi iu, kiu ne kuraĝas eniri dumnokte en la Konstruaĵon”.

“Sekve, ĉu Berengaro? Aŭ Malaĥi?”

“Berengaro aspektas al mi ema realigi tiajn aferojn. Entute, li kunrespondecas pri la biblioteko, lin mordas la bedaŭro, ke li perfidis kelkan sekreton, li pensis, ke Venancio ŝtelis tiun libron kaj verŝajne li deziris reporti ĝin al ĝia devenloko. Li ne sukcesis supreniri, nun li kaŝas ie la libron kaj ni povus kapti lin ĉe l’ faro, se Dio helpas nin, kiam li klopodos remeti ĝin en la ĝusta loko”.

“Sed povas temi ankaŭ pri Malaĥi, puŝata de la samaj celoj”.

“Mi dirus, ke ne. Malaĥi disponis je la tuta dezirata tempo por traserĉi en la tablo de Venancio kiam li restis sola por fermi la Konstruaĵon. Mi bone sciis tion kaj mi ne povis eviti tion. Nun ni scias, ke li ne faris tion. Kaj se vi bone cerbumas, ni ne trovas motivon por suspekti, ke Malaĥi sciis, ke Venancio eniris en la bibliotekon forprenante ion el ĝi. Tion scias Berengaro kaj Benĉo kaj ni du. Post la konfeso de Adelmo verŝajne tion scias Jorge, sed tutcerte ne estis li la viro, kiu tiom impete malsupreniris la helikforman ŝtuparon...”

“Sekve aŭ Berengaro aŭ Benĉo...”

“Kaj kial ne Pacifiko el Tivoli aŭ iu alia el la monaĥoj, kiujn ni vidis hodiaŭ ĉi tie? Aŭ Nikolao la vitristo, informita pri miaj okulvitroj? Aŭ tiu stranga Salvatore, pri kiu oni diris al ni, ke li ĉirkaŭiras nokte por kiu-scias-kiaj celoj? Ni zorgu ne limigi la nombron da suspektatoj nur pro la fakto, ke la informoj de Benĉo gvidis nin al unu sola konkludo. Verŝajne Benĉo volis konfuzi nin”.

“Sed li aspektis al vi sincera”.

“Certe. Sed memoru, ke la unua devo de inkvizitoro estas unue suspekti tiujn, kiuj aspektas sinceraj”.

“Malbela laboro, tiu de inkvizitoro,” mi diris.

“Pro tio mi forlasis ĝin. Kaj, vi vidas, mi devas refari ĝin. Sed, ek, al la biblioteko!”