DUA TAGO - nokto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


DUA TAGO - Nokto

Kiam oni finfine penetras en la labirinton, oni travivas strangajn viziojn kaj, kiel kutimas en labirinto, oni perdiĝas.

Ni resupreniris al la scriptorium, ĉi-foje laŭ la orienta ŝtuparo, kiu kondukis ankaŭ al la malpermesita etaĝo, levante alten la lampon fronte al ni. Mi rememoris la vortojn de Alinardo pri la labirinto kaj mi atendis timigajn aferojn.

Mi surpriziĝis, kiam, atinginte la lokon en kiun ni ne devintus eniri, mi troviĝis en sepangula ĉambro, ne aparte granda, sen fenestroj, en kiu, kiel ja en la tuta etaĝo, estis forta odoro de malfreŝaĵo aŭ ŝimo. Nenio terura.

La ĉambro, mi diris, havis sep murojn, sed nur sur kvar el ili estis, meze de du kolonetoj enmurigitaj, sufiĉe larĝa trapasejo kronita de duoncirkla arko. Laŭlonge de la aliaj muroj estis grandegaj ŝrankoj, plenplenaj de libroj aranĝitaj bonorde. La ŝrankoj surhavis numeritan kartuŝon samkiel ĉiu ilia unuopa breto: evidente ili estis la samaj numeroj, kiujn ni vidis en la katalogo. Meze de la ĉambro estis tablo, ankaŭ ĝi plena de libroj. Sur ĉiuj libroj estis supraĵa tavoleto da polvo, signo pri tio, ke la libroj estas purigitaj laŭ sufiĉa ofteco. Kaj ankaŭ sur la tero ne estis ia ajn malpuraĵo. Super la arko de unu el la trapasejoj estis granda kartuŝo, pentrita sur la muro, kun la vortoj: Apocalypsis Iesu Christi (Apokalipso [Revelacio] de Jesuo Kristo). Ĝi ne aspektis paliĝinta, kvankam la karaktroj estis antikvaj. Ni konstatis poste, ankaŭ en la aliaj ĉambroj, ke ĉi tiuj kartuŝoj estis efektive gravuritaj en la ŝtono, kaj sufiĉe profunde, kaj plie, ke ĝiajn kavojn oni plenigis per farbo, kiel faras kun la freskoj en la preĝejoj.

Ni trapasis unu el la pasejoj. Ni troviĝis en alia ĉambro, en kiu estis fenestro - kiu, anstataŭ vitroj, surhavis alabastrajn platojn - kaj du solidaj muroj kaj trapasejo egala al tiu, tra kiu ni ĵus pasis, kiu kondukis al alia ĉambro, ankaŭ ĝi kun du muroj, unu kun fenestro, kaj pordo fronte al ni. En la du ĉambroj estis du kartuŝoj similaj laŭ formo al la unua, kiun ni vidis, sed kun aliaj vortoj. La kartuŝo de la unua tekstis: ‘Super thronos viginti quatuor’ (sur la tronoj dudek kvar [plejaĝuloj], frazo el la biblia libro Apokalipso, 4,4) kaj tiu de la dua: ‘Nomen illi mors’ (...kies nomo estas Morto [Apokalipso, 6,8]). Pri la cetero, kvankam la du ĉambroj estis pli malgrandaj ol tiu el kiu ni atingis la bibliotekon (fakte la unua estis sepangula kaj ĉi tiu, rektangula) la aranĝo estis la sama: ŝrankoj kun libroj kaj tablo je la centro.

Ni eniris la trian ĉambron. En ĝi mankis libroj kaj kartuŝo. Sub la fenestro estis ŝtona altaro. Estis tri pordoj, unu tra kiu ni eniris, la alia, kiu kondukis al la sepangula ĉambro, kiun ni jam vizitis, kaj tria, tra kiu ni alvenis al alia ĉambro, ne tiel sama kiel la aliaj escepte de la kartuŝo, kiu tekstis: ‘Obscuratus est sol et aer’ (mallumiĝis la suno kaj la aero [Apokalipso 9,2]). De tie eblis eniri alian ĉambron, kies kartuŝo tekstis: ‘Facta est grando et ignis’ (fariĝis hajlo kaj fajro [Apokalipso 8,7]); ĝi ne havis aliajn pordojn, tio estas, kiam oni atingas tiun ĉambron, oni ne povas pluiri kaj oni devas retroiri.

“Ni cerbumu,” diris Vilhelmo. “Kvin kvarangulaj, aŭ neprecize trapezaj, ĉambroj, ĉiu kun unu fenestro, estas ĉirkaŭ sepangula ĉambro sen fenestroj, al kiu kondukas la ŝtuparo. Elemente, laŭ mi. Ni estas en la orienta turego, ĉiu turego de ekstere havas kvin fenestrojn kaj kvin flankojn. La kalkulo ne estas misa. La malplena ĉambro estas ĝuste tiu, kiu alrigardas orienten, al la sama direkto kiel la ĥorejo en la preĝejo, la lumo de la suno dum tagiĝo lumigas la altaron, kio aspektas al mi ĝusta kaj pia afero. La sola saĝa ideo ŝajnas al mi tiu de alabastraj platoj. Tage ili filtras belan lumon, nokte ili ne lasas trabrili eĉ la lunradiojn. Ĝi entute ne estas granda labirinto. Nun ni vidu, kien kondukas la aliaj du pordoj de la sepangula ĉambro. Mi pensas, ke ni facile orientiĝos”.

Mia majstro eraris kaj la konstruantoj de la biblioteko estis pli lertaj ol ni pensis. Mi ne kapablas bone prezenti tion, kio okazis, sed dum ni forlasis la turegon, la sinsekvo de la ĉambroj iĝis pli konfuza. Kelkaj havis du, aliaj tri pordojn. Ĉiuj havis fenestron, ankaŭ tiuj, en kiujn ni eniris el ĉambro kun fenestro pensante, ke ni iras al la interno de la konstruaĵo. Ĉiuj havis similajn ŝrankojn kaj tablojn, la libroj bonorde amasigitaj ŝajnis ĉiuj la samaj kaj certe ili ne helpis nin rekoni la lokon je la unua rigardo. Ni provis orientiĝi per la kartuŝoj. Antaŭe ni trairis ĉambron, kie estis skribite ‘In diebus illis’ (En tiuj tagoj [Apokalipso 10,7]) kaj post kelkaj ĉirkaŭiroj ŝajnis al ni, ke ni revenis tien. Sed ni rememoris, ke la pordo antaŭ la fenestro kondukis al ĉambro, en kiu estis skribite ‘Primogenitus mortuorum’ (la unuenaskita el la mortintoj [Apokalipso 1,5]), sed nun ni trovis alian, en kiu denove estis la skribo ‘Apocalypsis Iesu Christi’, kaj ĝi ne estis la sepangula ĉambro, el kiu ni ekiris. Tio ĉi konvinkis nin, ke kelkfoje la samaj kartuŝoj aperis en malsamaj ĉambroj. Ni trovis unu post la alia du ĉambrojn kun Apocalypsis kaj post ili, ĉambron kun teksto ‘Cecidit de coelo stella magna’ (Falis el la ĉielo granda stelo [Apokalipso 8,10]).

De kie fontas la frazoj en la kartuŝoj estis evidente, ili estas versoj el la Apokalipso de Johano, sed tute ne estis klare kial ili estas pentritaj sur la muroj, nek laŭ kia logiko ili estas aranĝitaj. Kreskigis nian konfuzon la fakto, ke kelkaj kartuŝoj, ne multaj, estis skribitaj ruĝkolore anstataŭ ol nigre.

Je certa punkto ni troviĝis en la sepangula ĉambro de kie ni ekiris (ĝi estis rekonebla ĉar tie estis la enirejo al la ŝtuparo), kaj laŭ la direkto de nia dekstra flanko ni rekomencis paŝi klopodante iri rekten de ĉambro al ĉambro. Ni trapasis tri ĉambrojn kaj poste ni ekstaris antaŭ fermita muro. La unika koridoro kondukis en plian ĉambron, kiu havis nur unu alian pordon, el kiu ni eliris por trairi kvar pliajn ĉambrojn kaj denove ni staris antaŭ muro. Ni revenis al la antaŭa ĉambro, kiu havis du elirojn kaj ni trapasis tiun antaŭe ne uzita de ni, por atingi novan ĉambron kaj ni denove troviĝis en la sepangula ĉambro de kie ni ekiris.

“Kiel titoliĝis la lasta ĉambro el kiu ni revenas?” demandis Vilhelmo.

Mi streĉis mian memoron: “Equus albus” (Blanka ĉevalo [Apokalipso 6,2]).

“Bone, ni serĉu ĝin”. Kaj tio estis facile. De tie, se ni ne volis retrairi la faritajn paŝojn, ni povis iri nur al la ĉambro nomata ‘Gratia vobis et pax’ (Graco al vi kaj paco [Apokalipso 1,4]), kaj de tie dekstren, kaj tiam ŝajnis al ni trovi novan trairejon, kiu ne rekondukus nin malantaŭen. Fakte, ni retrovis ‘In diebus illis’ kaj ‘Primogenitus mortuorum’ (ĉu ili ne estis la samaj ĉambroj ĵus vizititaj?) sed finfine ni alvenis al ĉambro, kiun, ni pensis, ni ankoraŭ ne vizitis: ‘Tertia pars terrae combusta est’ (Triono de la tero forbrulis [Apokalipso 8,7]). Sed je tiu punkto ni ne plu sciis, kie ni staris rilate al la orienta turego.

Etendante la lampon antaŭen mi puŝis min en la sekvajn ĉambrojn. Renkonten al mi venis giganto el minacaj dimensioj, kun korpo ondoforma kaj ŝvebanta kiel fantomo.

“La diablo!” mi kriis kaj la lumo preskaŭ falis el mi, ĉar mi subite turniĝis kaj rifuĝis en la brakojn de Vilhelmo. Ĉi-lasta prenis la lampon el miaj manoj kaj malproksimiĝante de mi li iris antaŭen kun decidemo, kiu ŝajnis al mi noblega. Ankaŭ li vidis ion, ĉar li abrupte retiriĝis. Poste li denove kliniĝis antaŭen kaj levis la lampon. Kaj li ekridis.

“Vera geniaĵo. Spegulo!”

“Ĉu spegulo?”

“Jes, mia brava soldato. Vi ĵetis vin per multe da kuraĝo kontraŭ vera malamiko, antaŭ iom da tempo en la scriptorium, kaj nun vi timas fronte al via bildo. Ĝi estas spegulo, kiu redonas vian bildon pligrandigita kaj mistordita”.

Li prenis mian manon kaj kondukis min al la muro, fronte al la enirejo de la ĉambro. Sur ondumita vitra plato, en la momento kiam la lampo lumigis ĝin de pli proksime, mi vidis niajn du bildojn groteske misformitajn, kiuj ŝanĝiĝis laŭ formo kaj alteco depende de nia alproksimiĝo aŭ malproksimiĝo.

“Vi devas legi kelkajn studaĵojn pri optiko”, Vilhelmo diris amuzita, “kiel certe faris la fondintoj de la biblioteko. La pli bonaj estas tiuj de la araboj. Alhazen verkis studaĵon De aspectibus (Pri la bildoj) en kiu, per precizaj geometriaj pruvoj, li traktis pri la kapableco de la speguloj. Kelkaj el ili, depende de la maniero laŭ kiu oni formas ilian surfacon, povas pligrandigi la plej etajn aferojn (kaj tion faras miaj lensoj), aliaj montras la bildojn renversitaj, aŭ oblikvaj, aŭ montras du objektojn el unu, kaj kvar anstataŭ du. Aliaj, kiel ĉi tiu, igas nanon giganto aŭ giganton, nano”.

“Sinjoro Jesuo!” mi diris. “Ili do estas la vizioj, kiujn kelkaj laŭdire havis en la biblioteko?”

“Eble. Vere genia elpensaĵo”. Li legis la kartuŝon sur la muro, super la spegulo: ‘Super thronos viginti quatuor’. “Ni jam trovis ĝin, sed en ĉambro sen spegulo. Kaj ĉi tiu, interalie, ne havas fenestrojn, tamen ĝi ne estas sepangula. Kie ni estas?”. Li ĉirkaŭrigardis kaj proksimiĝis al ŝranko: “Adso, sen tiuj benataj oculi ad legendum (vitraĵoj por okuloj, por legi) mi ne povas kompreni, kio estas skribita en ĉi tiuj libroj. Legu al mi kelkajn titolojn”.

Mi elektis hazarde libron: “Majstro, nenio estas skribita en ĝi!”

“Kion? Mi vidas, ke estas skribaĵoj, kion vi legas?”

“Mi ne legas. Ili ne estas literoj de la alfabeto kaj ili ne estas grekaj, kontraŭe mi rekonus ilin. Ili aspektas vermoj, serpentetoj, mukoj de muŝoj...”.

“Ha, ĝi estas araba. Ĉu estas aliaj libroj tiaj?”

“Jes, kelkaj. Sed jen unu en la latina, se Dio volas. Al ... Al Kuwarizmi, Tabulae (Tabeloj)”.

“La astronomiaj tabeloj de Al-Ĥorazmi, tradukitaj de Adelardo el Bath! Tre rarega verko! Daŭrigu”.

“Isa ibn Ali, De oculis (La okuloj), Alkindi, De radiis stellatis (La radioj de la steloj)...”.

“Rigardu nun sur la tablo”.

Mi malfermis grandan libron, kiu kuŝis sur la tablo, De bestiis (Bestaro). Mi haltis sur ekstrakvalite miniaturita paĝo, kiu prezentis belan unikornon.

“Bela laboraĵo,” komentis Vilhelmo, kiu la bildojn sukcesis bone vidi. “Kion pri tiu?”

Mi legis: “Liber monstrorum de diversis generibus (Libro pri diversaspecaj monstroj)”. Ankaŭ ĝi entenis belajn bildojn, sed ili aspektis pli malnovaj.

Vilhelmo klinis sian vizaĝon sur la tekston: “Miniaturita de irlandaj monaĥoj, antaŭ almenaŭ kvin jarcentoj. La libro kun la unikorno, kontraŭe, estas multe pli freŝa, ŝajnas al mi farita laŭ la maniero de la francoj”. Denove mi admiris la klerecon de mia majstro. Ni eniris en la apudan ĉambron kaj paŝis tra la sekvaj kvar ĉambroj, ĉiuj kun fenestroj kaj ĉiuj plenigitaj de libroj en nekonataj lingvoj, krom kelkaj okultaj sciencaj tekstoj, kaj ni alvenis al muro, kiu devigis nin reveni ĉar la lastaj kvin ĉambroj kondukis unu al la alia sen aliaj elireblecoj.

“Laŭ la kliniĝo de la muroj, ni verŝajne troviĝas en la kvinflanko de alia turego,” diris Vilhelmo, “sed ne estas centre la sepangula ĉambro, eble ni eraras”.

“Kion pri la fenestroj?” mi diris. “Kiel eblas la ekzisto de tiom multaj fenestroj? Ne eblas, ke ĉiuj ĉambroj alrigardu eksteren”.

“Vi forgesas la centran puton, multaj el tiuj, kiujn ni vidis, estas fenestroj, kiuj alrigardas la okangulan puton. Se estus tago, la diferenco de lumo komprenigus al ni, kiuj fenestroj estas eksteraj kaj kiuj estas internaj, kaj eble ĝi eĉ malkaŝus al ni la pozicion de la ĉambro rilate al la suno. Sed vespere oni ne rimarkas diferencon. Ni revenu”.

Ni reiris al la ĉambro kun la spegulo kaj direktiĝis al la tria pordo, kiun, ŝajne, ni ankoraŭ ne trairis. Ni vidis antaŭ ni sinsekvon de tri aŭ kvar ĉambroj, kaj ĉe la lasta ni ekvidis helecon.

“Iu ĉeestas!”mi ekkriis per sufokita voĉo.

“Se li ĉeestas, li jam rimarkis nian lampon,” diris Vilhelmo, ĉiukaze kovrante la flamon per sia mano. Ni haltis kelkmomente. La heleco daŭre malrapide balanciĝis, sen fariĝi nek pli forta nek pli malforta.

“Verŝajne ĝi estas nur lampo,” diris Vilhelmo, “unu el tiuj starigitaj por konvinki la monaĥojn, ke en la biblioteko loĝas la animoj de la mortintoj. Sed necesas ekscii. Vi restu ĉi tie ŝirmante la lampon, mi antaŭeniras singardeme”.

Ankoraŭ hontante pri la mizera impreso, kiun mi donis fronte al la spegulo, mi volis elaĉeti min sub la okuloj de Vilhelmo: “Ne, iros mi,” mi diris, “vi restu ĉi tie. Mi antaŭeniros singardeme, mi estas pli malgranda kaj pli malpeza. Tuj kiam mi rimarkos, ke ne ekzistas risko, mi vokos vin”.

Kaj tion mi faris. Mi pluiris laŭlonge de tri ĉambroj, paŝante ĉe la muroj, malpeza kiel kato (aŭ kiel novico, kiam li malsupreniras al la kuirejo por ŝteli iom da fromaĝo el la provizejo, heroaĵo en kiu mi elstaris en Melk). Mi atingis la sojlon de la ĉambro, el kiu fontis la lumo, tre malforta, rampante laŭ la muro ĉe la kolono, kiu estis ĝia dekstra fosto kaj mi enrigardis en la ĉambron. Neniu estis. Iaspeca lampo staris sur la tablo, lumanta kaj apenaŭ fumanta. Ĝi ne estis lampo kiel la nia, ĝi pli aspektis malfermita incensujo, ĝi ne flamis, sed en ĝi malpeza cindro brulis, bruligante ion. Mi kaptis kuraĝon kaj mi eniris. Helbrila libro kuŝis malfermita sur la tablo apud la incensujo. Mi alproksimiĝis kaj mi vidis sur la paĝo kvar striojn el diversaj koloroj, flava, cinabra, turkisa kaj malhele bruna. Reliefiĝis besto, terura por vidi, granda drako kun dek kapoj, kiu per sia vosto tiris malantaŭ si la stelojn de la ĉielo kaj faligis ilin sur la teron. Kaj subite mi vidis, ke la drako multiĝis, kaj la skvamoj de ĝia haŭto fariĝis arbaro de ruĝobrilaj splitoj, kiuj disiĝis el la papero kaj turniĝis ĉirkaŭ mia kapo. Mi renversiĝis kaj vidis la plafonon de la ĉambro kliniĝanta kaj malsupreniranta sur min, poste mi aŭdis siblon de mil serpentoj, sed ne timiga, preskaŭ alloga, kaj virinon trempitan en lumo aperis kaj ŝi alproksimigis sian vizaĝon al mia kaj elspiris sur mian vizaĝon. Mi forpuŝis ŝin per etenditaj manoj kaj ŝajnis al mi, ke miaj manoj tuŝas la librojn en la fronta ŝranko, aŭ ke ili fariĝas pli kaj pli grandaj. Mi ne plu komprenis, kie mi estas kaj kie estas la tero kaj kie la ĉielo. En la centro de la ĉambro mi vidis Berengaro fikse rigardanta min kun abomeninda rideto, voluptoplena. Mi kovris mian vizaĝon per miaj manoj kaj miaj manoj aspektis kiel membroj de bufo, ŝlimaj kaj kun palmoj. Mi kriis, mi pensas, mi sentis acidan guston en la buŝo, poste mi enprofundiĝis en senfinan mallumon, kiu ŝajne pli kaj pli malfermiĝis sub mi kaj mi ne plu konsciis pri io ajn.

Mi vekiĝis post periodo, kiu por mi daŭris jarcentojn, sentante la batojn, kiuj tondris en mia kapo. Mi kuŝis sur la tero kaj Vilhelmo vangofrapis min. Mi ne plu estis en tiu ĉambro kaj miaj okuloj ekvidis kartuŝon, kiu tekstis: ‘Requiescant a laboribus suis’(Ili ripozu de siaj laboroj [Apokalipso 14,13]).

“Ek, ek, Adso,” Vilhelmo flustris al mi. “Ne gravas...”

“La aferoj...” mi diris ankoraŭ delirante. “Tie, la besto...”

“Neniu besto. Mi trovis vin deliranta ĉe la tablo sur kiu estis bela mozaraba eldono de Apokalipso, malfermita je paĝo pri la mulier amicta sole (virino vestita per la suno [Apokalipso 12,1]), kiu alfrontas la drakon. Sed mi rimarkis el la odoro, ke vi spiris ion malbonan kaj mi tuj forportis vin. Ankaŭ mia kapo doloras”.

“Sed kion mi vidis?”

“Vi vidis nenion. Okazis, ke tie bruliĝis substancoj kapablaj estigi viziojn, mi rekonis la odoron, ĝi estas io de la araboj, eble la sama, kiun la Maljunulo de la Monto enspirigis al sia bando de murdistoj antaŭ ol puŝi ilin al heroaĵoj. Kaj tiel ni klarigis la misteron de la vizioj. Iu metas magiajn herbojn nokte por konvinki la nebonvenajn vizitantojn, ke la bibliotekon protektas diablaj ĉeestoj. Kion vi spertis, entute?”

Konfuze, kiel mi rememoris, mi rakontis al li pri mia vizio kaj Vilhelmo ridis: “Unuflanke, vi pligrandigis tion, kion vi vidis en la libro kaj aliflanke, vi lasis paroli viajn dezirojn kaj timojn. Ĉi tiu estas la efiko de tiuj herboj. Morgaŭ ni devos paroli pri tio kun Severino, mi pensas, ke li scias pli multe ol li volas, ke ni sciu. Ili estas herboj, nur herboj, por kiuj ne necesas tiuj magiaj prilaboroj pri kiuj rakontis al ni la vitristo. Herboj, speguloj... Ĉi tiun lokon de malpermesita saĝo defendas multaj kaj saĝegaj rimedoj. Scienco uzata por kaŝi anstataŭ prilumi. Tio ne plaĉas al mi. Perversia menso regas la sanktan defendon de la biblioteko. Tamen, nu , ĝi estis peza nokto, ni devas eliri, por la momento. Vi estas konfuzita kaj vi bezonas akvon kaj freŝan aeron. Senutilas klopodi malfermi ĉi tiujn fenestrojn, kiuj estas tro altaj kaj eble fermitaj ekde jardekoj. Kiel oni povis imagi, ke Adelmo ĵetis sin de ĉi tie?”

Eliri, diris Vilhelmo. Kvazaŭ tio estus facile farebla. Ni sciis, ke en la bibliotekon oni eniras nur el unu turego, tiu orienta. Sed kie ni estis en tiu momento? Ni tute perdis nian orientiĝon. La vagado, kiun ni faris, kun la timo ne plu povi forlasi tiun lokon, mi ĉiam ŝanceliĝanta kaj kaptita de vomemo, Vilhelmo tute maltrankvila pri mi kaj ĝenata de la nesufiĉo de sia scienco, donis al ni, aŭ pli bone, donis al li ideon por la sekva tago. Ni devos reviziti la bibliotekon, kondiĉe, ke ni sukcesos eliri el ĝi, kun peco de karbiĝinta ligno, aŭ de iu alia substanco, taŭga por lasi signojn sur la muroj.

“Por trovi la elirvojon el labirinto,” Vilhelmo deklamis, “estas nur unu rimedo. Ĉe ĉiu forko de vojo nova, t.e. neniam vizitita antaŭe, la vojon el kiu oni alvenis oni marku per tri signoj. Se, pro ĉeesto de antaŭaj signoj sur unu el la vojoj de la forko, oni vidos, ke tiu kruciĝo jam estis vizitita, oni marku per unu signo nur la alvenvojon. Se ĉiuj pasejoj jam estis markitaj, tiam oni devos refari la vojon trairitan, revenante. Sed se unu aŭ du pasejoj de la kruciĝo estas ankoraŭ nemarkitaj, oni elektu unu el ili, postlasante du signojn. Trairante pasejon, sur kiu estas nur unu signo, oni almetu du pliajn, por ke tiu trapasejo surhavu tri. Se alveninte al forko oni trovas nur trapasejojn kun tri markoj, nome, se ne postrestas pasejoj ankoraŭ ne markitaj, ĉi tio indikos, ke ĉiujn lokojn de la labirinto oni trairis”.

“Kiamaniere vi scias tion? Ĉu vi estas fakulo pri labirintoj?”

“Ne, mi deklamas el antikva teksto, kiun mi iam legis”.

“Kaj laŭ ĉi tiu regulo, ĉu oni eliras?”

“Preskaŭ neniam, laŭ mia scio. Sed ni provu same. Kaj poste, en la venontaj tagoj, mi havos lensojn kaj mi povos pli bone konsulti la librojn. Povas esti, ke se la itinero laŭ la kartuŝoj misorientas nin, tiu laŭ la libroj povas doni al ni regulon”.

“Ĉu vi havos viajn lensojn? Kiel vi povos retrovi ilin?”

“Mi diris, ke mi havos lensojn. Mi faros aliajn. Mi kredas, ke la vitristo atendas nenion alian ol la ŝancon sperti ion novan. Se li havas la ĝustajn ilojn por tajli la vitropecojn. Vitropecojn en tiu metiejo li havas multajn”.

Dum ni vagadis serĉante la vojon, subite, en la centro de ĉambro, mi sentis, ke nevidebla mano karesas mian vizaĝon, kaj samtempe ĝemo, kiu ne estis homa nek besta, reeĥis en tiu ĉambro kaj en la apuda, kvazaŭ fantomo vagis de ĉambro al ĉambro. Mi devis esti jam preta fronte al la surprizoj de la biblioteko, sed denove mi teruriĝis kaj saltis malantaŭen. Ankaŭ Vilhelmo certe havis sperton similan al la mia, ĉar li tuŝis sian vangon, levante la lampon alten, ĉirkaŭrigarde.

Li levis manon, poste li kontrolis la flamon, kiu aspektis tiam pli vigla, sekve li humidigis fingron kaj alcelis ĝin rekten, fronte al si.

“Tute klare,” li diris poste kaj montris al mi du punktojn, sur du kontraŭmetitaj muroj, je la alteco de homo. Du mallarĝaj fendoj tie estis kaj alproksimigante la manon oni povis senti la malvarman aeron venantan de ekstere. Alproksimigante la orelon oni povis aŭdi surdan bruon, kvazaŭ ekstere nun blovis vento.

“Biblioteko ja devas havi sistemon por ventumado,” diris Vilhelmo, “kontraŭe, la aero estus nespirebla, precipe somere. Krome, ĉi tiuj fendoj ankaŭ provizas sufiĉe da humideco, por ke la pergamenoj ne sekiĝu. Sed la prudento de la konstruintoj ne limiĝis je tio. Aranĝante la fendojn laŭ certaj anguloj, ili certiĝis, ke dum ventoplenaj noktoj la blovoj, kiuj enpenetras el ĉi tiuj fendoj, kruciĝu kun aliaj blovoj, kaj estu englutitaj en la viciĝo de la ĉambroj, produktante la sonojn, kiujn ni aŭdis. Ili, kune kun la speguloj kaj herboj, pligrandigas la timon de la neprudentaj, kiuj enirus ĉi tien, kiel ni, sen bone koni la lokon. Kaj ni mem pensis dum momento, ke fantomoj elspiras sur niajn vizaĝojn. Ni nur nun rimarkis tion, ĉar nur nun la vento leviĝis. Kaj ankaŭ ĉi tiu mistero estas solvita. Sed, post ĉio ĉi, ni ankoraŭ ne scias kiel eliri!”

Dum ni parolis, ni vagis vane, jam perdiĝintaj, neglektante legi la kartuŝojn, kiuj aspektis ĉiuj la samaj. Ni atingis novan sepangulan ĉambron, ni vagis ĉirkaŭ la apudaj ĉambroj, sen trovi elirejon. Ni retrairis niajn paŝojn dum preskaŭ unu horo, sen voli scii kie ni estas. Je certa momento Vilhelmo decidis, ke ni estas venkitaj, ke nenio restis por fari ol dormi en iu ĉambro kaj esperi, ke la postan tagon Malaĥio trovu nin. Dum ni plendis pri la mizera fino de nia bela heroaĵo, ni neatendite trovis la ĉambron, de kiu ekis la ŝtuparo. Ni fervore dankis la ĉielon kaj malsupreniris kun granda ĝojo.

Kiam ni estis en la kuirejo, ni kuris al la kameno, ni eniris en la koridoron de la ostejo kaj, mi ĵuras, la morta ridaĉo de tiuj nudaj kapoj ŝajnis al mi la rideto de amatoj. Ni revenis al la preĝejo kaj ni eliris el la norda portalo, por finfine sidi feliĉaj sur la ŝtonplatoj de la tomboj. La bonega nokta aero ŝajnis al mi dia balzamo. La steloj brilis ĉirkaŭ ni kaj la vizioj de la biblioteko ŝajnis al mi tre malproksimaj.

“Kiom bela estas la mondo kaj kiom malbelas la labirintoj!” mi diris trankviligita.

“Kiom bela estus la mondo, se ekzistus regulo por la vagado en labirintoj,” respondis mia majstro.

“Kioma horo estas nun?” mi demandis.

“Mi perdis la tempopercepton. Sed estas bone, ke ni estu en niaj ĉeloj antaŭ la sonora anonco de la matenaj preĝoj”.

Ni iris laŭ la maldekstra flanko de la preĝejo kaj ni pasis antaŭ la portalo (mi turnis min alidirekten por ne vidi la maljunulojn de la Apokalipso, super thronos viginti quatuor!) kaj ni trairis la klostron por atingi la gastejon de la pilgrimuloj.

Sur la sojlo de la konstruaĵo staris la abato, kiu rigardis nin severmiene. “Mi serĉis vin la tutan nokton,” li diris al Vilhelmo. “Mi ne trovis vin en la ĉelo, mi ne trovis vin en la preĝejo...”

“Ni sekvis spuron...” diris sendetale Vilhelmo, kun videbla embaraso. La abato longe fiksis lin, poste li diris per malrapida kaj severa tono: “Mi serĉis vin tuj post la kompletorio. Berengaro ne ĉeestis en la ĥorejo”.

“Kion vi diras al mi!” Vilhelmo diris kun amuzita mieno. Fakte nun por li estis klare, kiu sin kaŝis en la scriptorium.

“Li ne estis en la ĥorejo dum la kompletorio,” ripetis la abato, “nek li revenis al sia ĉelo. Baldaŭ oni sonore vokos al la matenaj preĝoj kaj ni nun kontrolos ĉu li reaperas. Se ne, mi timos, ke okazis nova malfeliĉaĵo”.

Dum la matenaj preĝoj Berengaro ne ĉeestis.