DUA TAGO - sesa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


DUA TAGO - Sesa preĝhoro

Kiam Benĉo faras strangan rakonton, el kiu oni ekkonas aferojn malmulte edifajn pri la vivo en la abatejo

La diroj de Benĉo estis sufiĉe konfuzaj. Vere ŝajnis, ke li altiris nin tien nur por malproksimigi nin de la scriptorium, sed plie ŝajnis al ni, ke li, nekapabla elpensi konvinkan pretekston, diris al ni fragmentojn de pli vasta vero, kiun li konis.

Li diris al ni, ke matene li estis nedirema, sed nun, post matura pripensado, li kredis, ke Vilhelmo devas koni la tutan veron. Dum la fama konversacio pri la rido, Berengaro menciis la “finis Africae” (la finon de Afriko). Kio ĝi estis? La biblioteko estis plena je sekretoj, kaj precipe de libroj, kiujn neniam oni donis por legi al monaĥoj. Benĉo estis tuŝita de la diroj de Vilhelmo pri la racia ekzameno de asertoj. Li kredis, ke monaĥo studulo rajtas koni ĉion, kion entenas la biblioteko, li diris fajrajn vortojn kontraŭ la koncilio de Soissons, kiu kondamnis Abelardo’n, kaj dum li parolis, ni rimarkis, ke tiu ankoraŭ juna monaĥo, kiu ŝatis okupiĝi pri retoriko, estis agitita de la deziro esti sendependa kaj ke li pene akceptis la limojn, kiujn la disciplino de la abatejo starigis kontraŭ la scivolemo de lia intelekto. Mi ĉiam lernis esti singarda pri tia scivolemo, sed mi bone scias, ke al mia majstro tia sinteno ne malplaĉis, kaj mi rimarkis, ke li simpatiis kun Benĉo kaj kredis je liaj diroj. Resume, Benĉo diris al ni, ke li ne scias, pri kiuj sekretoj parolis Adelmo, Venancio kaj Berengaro, sed li ŝatus se el tiu malfeliĉa historio fontu iom da klareco pri la maniero laŭ kiu oni mastrumas la bibliotekon, kaj li esperis, ke mia majstro, ĉu li sukcesu aŭ ne solvi la intrigon de sia enketo, povu ĉerpi el ĝi motivojn por instigi la abaton malmoligi la intelektan disciplinon, kiu subpremis la monaĥojn - kiuj alvenis de tre malproksime, kiel li, li aldonis, nur por nutri sian menson per la mirindaĵoj kaŝitaj en la granda ventro de la biblioteko.

Mi kredas, ke Benĉo sincere esperis, ke el la enketo rezultu tio, pri kio li parolis. Verŝajne tamen li volis samtempe, kiel Vilhelmo prognozis, esti la unua traserĉanto de la tablo de Venancio, forkonsumita, kia li estis, de scivolemo, kaj, por teni nin malproksimaj de ĝi, li pretis doni al ni aliajn informojn interŝanĝe. Kaj jen ili.

Berengaro estis konsumita, multaj el la monaĥoj nun sciis tion, de freneza pasio por Adelmo, la sama pasio, kies pereojn la dia kolero punis en Sodomo kaj Gomoro. Tiel Benĉo parolis, eble pro respekto al mia juna aĝo. Sed tiu, kiu travivis sian adoleskantecon en monaĥejo, konscias, ke, kvankam li restis ĉasta, li bone aŭdis pri tiuj pasioj, kaj kelkfoje li devis gardi sin kontraŭ la insidoj de tiuj, kiuj estis sklavigitaj de ili. Monaĥeto kiel mi estis, ĉu mi ne ricevis jam, en Melk, el maljuna monaĥo, paperpecojn kun versoj, kiujn laiko kutime dediĉas al virino? La monaĥaj votoj tenas nin for el tiu nesto de malvirtoj, kiu estas la ina korpo, sed ofte ili kondukas nin tre proksime al aliaj eraroj. Ĉu mi povas, finfine, kaŝi al mi, ke mian propran maljunecon ankoraŭ hodiaŭ agitas dumtaga demono, kiam mia rigardo fiksiĝas, en la ĥorejo, al la senbarba vizaĝo de novico, pura kaj freŝa kiel tiu de knabino?

Mi diras ĉi tiujn aferojn ne por endubigi la elekton, kiun mi faris, dediĉi min al la monaĥa vivo, sed por motivigi la eraron de multaj, al kiuj tiu sankta ŝarĝo estas peza. Eble por motivigi la teruran krimon de Berengaro. Sed ŝajnas, laŭ Benĉo, ke tiu monaĥo praktikis sian malvirton laŭ des pli abomena maniero, nome, eluzante la armilon de la ĉantaĝo por akiri de la aliaj tion, kion virteco kaj honoro devus malkonsili doni.

Do, jam de kelka tempo la monaĥoj primokis la mildajn rigardojn, kiujn Berengaro ĵetis al Adelmo, kiu laŭdire havis grandan ĉarmon. Dum Adelmo, tute enamiĝinta je sia laboro, kiu verŝajne estis la nura afero el kiu li ĉerpis plezuron, malmulte interesiĝis pri la pasio de Berengaro. Sed verŝajne - povas esti - li ne konsciis, ke lia animo, en la profundo, inklinis al tiu sama abomenaĵo. Ĉiel ajn, Benĉo diris, ke li ekkaptis interparolon de Adelmo kaj Berengaro, dum kiu Berengaro, aludante sekreton, kiun Adelmo petis al li malkaŝi, proponis al li fian interŝanĝon, kiun ankaŭ la plej naiva leganto povas imagi. Kaj ŝajnas, ke Benĉo aŭdis el la lipoj de Adelmo konsentajn vortojn, preskaŭ diritajn kun senpeziĝo. Kvazaŭ, Benĉo aŭdace komentis, Adelmo entute nenion alian deziris, kaj kvazaŭ entute sufiĉis al li trovi ankaŭ alian motivon ol la karna deziro por konsenti. Signo pri tio, argumentis Benĉo, ke la sekreto de Berengaro koncernis iujn arkanajn sciojn, tiel ke Adelmo povis iluziiĝi, ke li submetiĝas je seksa peko por kontentigi deziron de la intelekto. Kaj, aldonis Benĉo ridetante, multfoje mem li estis skuata de intelektaj avidoj, tiom fortaj, ke por kontentigi ilin, li konsentus cedi je seksaj deziroj de aliaj, ankaŭ kontraŭ sia propra seksa inklino.

“Ĉu ne estas momentoj,” li demandis al Vilhelmo, “en kiuj ankaŭ vi farus riproĉindajn aferojn por havi en viaj manoj libron, kiun vi serĉas de jaroj?”

“La saĝa kaj plej virta Silvestro la 2-a, antaŭ jarcentoj, donacis valoregan sferan astrolabon interŝanĝe de manuskripto, mi kredas, de Cecilio Statio aŭ Lukano,” diris Vilhelmo, aldonante poste, prudente: “Sed ĝi estis sfera astrolabo, ne lia virteco mem.”

Benĉo rekonis sian eksceson pro entuziasmo kaj daŭrigis la rakonton. La nokton antaŭ ol Adelmo mortis, li sekvis la du, puŝita de scivolemo. Kaj li vidis ilin, post la vespera preĝo, iri kune al la dormejo. Li longe atendis, tenante duonmalfermita la pordon de sia ĉelo, ne malproksima de la ilia, kaj li klare vidis Adelmo’n enŝoviĝi, kiam silento falis sur la dormon de la monaĥoj, en la ĉelon de Berengaro. Li daŭre viglis, ne povante endormiĝi, ĝis li aŭdis la pordon de Berengaro malfermiĝi, kaj Adelmo, preskaŭ kuranta, eliri el ĝi, dum lia amiko klopodis haltigi lin. Berengaro sekvis lin dum Adelmo iris al la malsupra etaĝo. Benĉo singarde sekvis ilin kaj ĉe la enirejo de la malsupra koridoro li vidis Berengaro, preskaŭ tremanta, kiu, alpremita al angulo, rigardis la pordon de la ĉelo de Jorge. Benĉo ekkomprenis, ke Adelmo sin ĵetis je la piedoj de la maljuna fratulo por konfesi sian pekon al li. Kaj Berengaro tremis, sciante, ke lia sekreto estas malkaŝita, kvankam sub sakramenta sigelo.

Poste Adelmo eliris, tre pala en la vizaĝo, forpuŝis el si Berengaro, kiu klopodis paroli kun li, kaj el la dormejo li sin ĵetis antaŭen, ĉirkaŭirante la absidon de la preĝejo kaj enirante en la ĥorejon tra la norda portalo (kiu ĉiam restas malfermita nokte). Li verŝajne volis preĝi. Berengaro sekvis lin, sed sen eniri en la preĝejon, kaj vagis ĉirkaŭ la tomboj de la tombejo tordante siajn manojn.

Benĉo ne sciis kion fari, kiam li rimarkis, ke kvara persono moviĝas proksime. Ankaŭ tiu sekvis la du, certe sen rimarkante la ĉeeston de Benĉo, kiu staris rekte kontraŭ la trunko de kverko plantita ĉe la bordo de la tombejo. Li estis Venancio. Ekvidante lin Berengaro kaŭriĝis meze de la tomboj kaj Venancio eniris, ankaŭ li, en la ĥorejon. Je tiu punkto Benĉo, timante esti malkovrita, revenis al la dormejo. La sekvan matenon la korpo de Adelmo estis trovita ĉe la fundo de la krutaĵo. Benĉo nenion plian sciis.

Jam alproksimiĝis la horo de la vespermanĝo. Benĉo forlasis nin kaj mia majstro ne plu faris demandojn al li. Ni restis iom da tempo malantaŭ la banejoj, poste ni promenis tra la legomĝardeno dum kelkaj minutoj, meditante pri tiuj malvualitaj informoj.

“Frangolo,” diris Vilhelmo subite, kliniĝante por observi planton, kiun, en tiun vintran tagon, li rekonis el la trunketo. “Bonefika kontraŭ hemoroidoj estas la infuzaĵo de ĝia ŝelo. Kaj tiu estas arctium lappa, lapo; bona kataplasmo per ĝiaj freŝaj radikoj resanigas la ekzemojn.”

“Vi estas pli lerta ol Severino,” mi diris al li, “sed nun diru al mi, kion vi pensas pri tio, kion ni aŭskultis!”

“Kara Adso, vi devus lerni pensi per via kapo. Benĉo verŝajne diris al ni la veron. Lia rakonto kongruas kun tiu, miksita kun halucinoj, de Berengaro hodiaŭ frumatene. Provu rekonstrui la eventojn. Berengaro kaj Adelmo faras tre fian aferon kune, ni jam intuiciis. Kaj Berengaro certe malkaŝis al Adelmo tiun sekreton, kiu, ho ve!, restas sekreto. Adelmo, plenuminte sian krimon kontraŭ ĉasteco kaj la reguloj de la naturo, pensas nur konfidi sin al iu, kiu povas absolvi lin, kaj kuras al Jorge; li havas tre senindulgan karakteron, ni ricevis pruvojn pri tio, kaj certe atakis Adelmon per angorodona taŭzado. Eble li ne donis al li absolvon, eble li trudis al li neeblan pentofaron, ni ne scias tion, nek Jorge neniam diros tion al ni. Fakto estas, ke Adelmo kuris al la preĝejo por adorkliniĝi antaŭ la altaro, sed tio ne trankviligis lian konsciencriproĉon. Je tiu punkto alproksimiĝis al li Venancio. Ni ne scias, kion ili diris al si. Eble Adelmo konfidis al Venancio la sekreton ricevitan kiel donacon (aŭ kiel pagon) de Berengaro, kaj kiu ne plu interesas al li, ĉar li nun havas sian multe pli teruran kaj brulantan sekreton. Kio okazas al Venancio? Eble, kaptita de la sama arda scivolemo, kiu puŝis hodiaŭ nian Benĉon, kontenta pri tio, kion li eksciis, li forlasis Adelmon al sia pentado. Adelmo konstatis sin forlasita, planis mortigi sin, iris senespera al la tombejo kaj renkontis Berengaron tie. Li diris terurajn vortojn al li, riproĉe memorigis al li liajn respondecon, nomis lin sia instruisto de abomenindaĵoj. Mi vere kredas, ke la rakonto de Berengaro, senigita de ĉiuj halucinoj, estis preciza. Adelmo rediris al li la samajn ĉagrenigajn vortojn, kiujn li certe aŭskultis el Jorge. Kaj jen Berengaro foriris konfuzita al iu loko kaj Adelmo foriris al alia loko por mortigi sin. Poste okazis la ceteraj eventoj, pri kiuj ni estis preskaŭ atestantoj. Ĉiuj kredas, ke Adelmo estis mortigita, Venancio konkludas el tio, ke la sekreto de la biblioteko estas des pli grava ol oni opiniis, kaj daŭrigis la serĉadon memstare. Ĝis kiam iu haltigis lin antaŭ, aŭ post, la malkovro de tio, kion li volis ekkoni.”

“Kiu murdis lin? Ĉu Berengaro?”

“Povas esti. Aŭ Malaĥi, kiu devas gardi la Konstruaĵon. Aŭ iu alia. Berengaro estas suspektinda ĝuste ĉar li timas, kaj li scias, ke Venancio nun posedas lian sekreton. Malaĥi estas suspektinda: gardanto de la integreco de la biblioteko, li malkovras, ke iu malrespektis ĝin, kaj mortigas. Jorge scias ĉion pri ĉiuj, li posedas la sekreton de Adelmo, li ne volas, ke mi malkovru tion, kion Venancio eble sukcesis trovi... Multaj faktoj igas lin suspektinda. Sed diru al mi, kiel povas blindulo mortigi alian personon plenfortan? Kaj kiel povas maljunulo, kvankam fortika, alporti la kadavron al la kruĉo? Sed finfine, kial la murdinto ne povas esti Benĉo mem? Eble li mensogis al ni, li estas puŝata de nekonfeseblaj celoj. Kaj kial oni limiĝu suspekti nur pri tiuj, kiuj partoprenis en la interparolo pri la rido? Eble la krimo havis aliajn motivojn, kiuj neniel rilatas al la biblioteko. Ĉiukaze necesas du aferoj: scii kiel eblas eniri nokte en la bibliotekon, kaj havi lampon. Pri la lumo zorgu vi. Iru al la kuirejo je la tagmanĝo, prenu unu...”

“Ĉu mi ŝtelu?”

“Prunteprenu, por pli granda gloro de Dio.”

“Se tiel estas, kalkulu pri mi.”

“Brave. Koncerne la eniron en la Konstruaĵon ni jam vidis de kie aperis Malaĥi hieraŭ nokte. Hodiaŭ mi vizitos la preĝejon kaj tiun kapelon aparte. Post unu horo ni iros al la Meso. Poste ni kunsidos kun la Abato. Vi estos akceptita, ĉar mi petis havi sekretarion, kiu notu tion, kion ni diros.”