DUA TAGO - tria pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


DUA TAGO -Tria preĝhoro

Kiam oni spektas disputon inter trivialaj homoj, Ajmaro de Aleksandrio faras kelkajn aludojn kaj Adso meditas pri la sankteco kaj la sterko de la demono. Poste, Vilhelmo kaj Adso revenas al la scriptorium, Vilhelmo vidas ion interesan, havas trian interparolon pri la permesiteco de la rido sed entute li ne povas ĵeti rigardon tien, kie li deziras rigardi.


Antaŭ ol supreniri al la scriptorium ni iris al la kuirejo por nutri nin, ĉar ni manĝis nenion ekde kiam ni leviĝis. Mi tuj revigliĝis prenante tason da varma lakto. La granda kameno en la suda flanko jam brulis kiel forĝejo, dum la pano por la tago estis preparata en la forno. Du kaprobredistoj surtabligis la restaĵojn de ŝafo ĵus mortigita. Mi vidis Salvatore'n meze de la kuiristoj, kiu ridetis al mi per sia buŝo simila al tiu de lupo. Kaj mi vidis, ke li prenis el la tablo postrestaĵon de la kokaĵo de la antaŭa vespero kaj transdonis ĝin kaŝe al la kaprogardistoj, kiuj kaŝis ĝin en siaj ledaj jakoj, ridetante kontentaj. Sed la kuiristo rimarkis tion kaj riproĉis Salvatore'n: “Kelmastro, kelmastro,” li diris, “vi devas administri la havaĵojn de la abatejo, ne malŝpari ilin!”

“Filii Dei, ili estas,” diris Salvatore, “Jesuo diris, ke vi faras por li tion, kion vi faras al unu el ĉi tiuj pueri!”

“Fratuleto de miaj ĉifonoj, franciskano furzanto!” kriis al li la kuiristo. “Vi ne plu vivas meze de viaj kunfratuloj la pedikoj! La donacojn al la filoj de Dio prizorgos la mizerikordo de la abato!”

La vizaĝo de Salvatore malheliĝis kaj li turniĝis tre kolera: “Mi ne estas fratuleto! Mi estas monaĥo Sancti Benedicti! Merdre à toy, bogomila sektano kaj merdulo!”

“Bogomila estas la nomo de la putino, kiun vi bugras dumnokte per via hereza vergo, porko!” kriis la kuiristo.

Salvatore rapide elirigis la kaprogardistojn kaj preterpasante nin, li rigardis nin zorganta: “Frate,” li diris al Vilhelmo, “defendu vi vian ordenon, kiu ne estas la mia, diru al li, ke la filios Francisci ne ereticos est!” Poste li flustris al mia orelo, “Ille mentarur, pu!”, kaj li kraĉis teren.

La kuiristo venis kaj forpuŝis lin maldelikate kaj fermis la pordon malantaŭ li. “Frato,” li diris respekteme al Vilhelmo, “mi ne parolis malbone pri via ordeno nek pri la plej sanktaj viroj, kiuj estas en ĝi. Mi parolis al tiu falsa franciskano kaj falsa benediktano, kiu estas nek lakto nek selakto.”

“Mi scias de kie li devenas,” diris Vilhelmo kun pacema tono. “Sed nun li estas monaĥo kiel vi kaj vi ŝuldas al vi fratan respekton.”

“Sed li ŝovas la nazon tien, kien li ne devas ŝovi ĝin ĉar lin protektas la kelmastro, kaj li mem taksas sin kelmastro. Li eluzas la abatejon kiel sian posedaĵon, tage kaj nokte!”

“Kial nokte?” demandis Vilhelmo. La kuiristo gestis kvazaŭ por diri, ke li ne deziras paroli pri aferoj iom malvirtaj. Vilhelmo ne plu faris demandojn al li kaj fintrinkis sian lakton.

Mia scivolemo pli kaj pli ekscitiĝis. La renkontiĝo kun Ubertino, la murmurado pri la antaŭa vivo de Salvatore kaj de la kelmastro, la pli kaj pli oftaj aludoj pri la herezaj fratuletoj kaj franciskanoj, kiujn mi aŭskultis en tiuj tagoj, la malemo de la majstro paroli al mi pri Frato Dolĉino... Serio da bildoj komencis rekuniĝi en mia menso. Ekzemple, dum ni vojaĝis, ni renkontis almenaŭ dufoje procesion de sinskurĝantoj. Iam la loka loĝantaro taksis ilin sanktuloj, alian fojon oni komencis murmuri, ke ili estas herezuloj. Kaj tamen ili estis ĉiam la samaj homoj. Ili iris procesie duope tra la stratoj de la urbo, kun la nuraj hontaj partoj kovritaj, ĉar ili superis ĉian hontosenton. Ĉiu havis ledan skurĝon en sia mano kaj ili draŝis la ŝultrojn unu de la alia, ĝis sangado, verŝante abundajn larmojn, kvazaŭ ili vidus per siaj okuloj la Pasionon de la Savanto; ili petegis per plorkanto la mizerikordon de la Sinjoro kaj la helpon de la Dipatrino. Ne nur tage, sed ankaŭ nokte, kun la kandeloj lumantaj, dum frostega vintro, kun popolamaso, ili iris tra la preĝejoj, humile kliniĝis antaŭ la altaroj, malantaŭ pastroj kun kandeloj kaj standardoj, kaj ili estis ne nur viroj kaj virinoj de la popolo, sed ankaŭ noblaj virinoj kaj negocistoj... Kaj tiam oni spektis grandajn pentofarojn: tiuj, kiuj ŝtelis, redonis la ŝtelitajn varojn, aliaj konfesis siajn krimojn...

Sed Vilhelmo traktis ilin fremdece kaj diris al mi, ke tiu ne estas vera pentofaro. Li tiam diris la samajn aferojn de tiu sama mateno: la periodo de la granda pentofara laviĝo finiĝis, kaj tiuj estis la manieroj laŭ kiuj la predikistoj mem mastrumis la devotecon de la homamasoj, ĝuste por ke ili ne estu kaptitaj de alia deziro pentofari, kiu – ja ĝi - estis herezaĵo kaj timigis ĉiujn. Sed mi ne povis kompreni la diferencon, se entute ĝi ekzistis. Ŝajnis al mi, ke la diferenco ne koncernis la gestojn de unuj aŭ de la aliaj, sed en la rigardo per kiu la eklezio juĝis tiun aŭ tiun alian geston.

Mi memoris la diskuton kun Ubertino. Vilhelmo sendube faris malicajn aludojn kiam li klopodis diri al li, ke inter lia mistika (kaj doktrinkonforma) kredo kaj la misformita kredo de herezuloj ekzistis malmulta diferenco. Ubertino indigniĝis, kiel tiu, kiu bone komprenas diferencojn. Mi ĉerpis la ideon, ke li estis malsama ol la aliaj ĝuste ĉar li kapablis vidi la diferencojn. Vilhelmo forlasis siajn devojn de inkviziciisto, ĉar li ne plu kapablis vidi ilin. Pro tio li ne povis paroli al mi pri tiu mistera Frato Dolĉino. Sed sekve, evidente (mi diris al mi) Vilhelmo perdis la asistadon de la Sinjoro, kiu ne nur instruas vidi la diferencojn, sed, por tiel diri, asignas al siaj elektitoj tiun kapablon distingi. Ubertino kaj Klara de Montefalko (kiu ja estis ĉirkaŭita de pekuloj) restis sanktaj ĝuste ĉar ili kapablis distingi. Ĉi tio kaj nenio alia estas sankteco.

Sed kial Vilhelmo ne kapablis distingi? Li ja estis homo tre sagaca, kaj koncerne la faktojn de la naturo li kapablis ekkapti eĉ minimuman malsamecon kaj minimuman ligitecon inter la aferoj.

Mi profundiĝis en ĉi tiuj pensoj, kaj Vilhelmo fintrinkis sian lakton, kiam ni aŭdis saluton al ni. Li estis Ajmaro de Aleksandrio, kiun ni jam renkontis en la scriptorium, kaj kies mieno, inspirita de eterna moka rideto, impresis min, kvazaŭ li ne sukcesas kompreni la facilanimecon de ĉiuj homoj, ĉiukaze ne rekonante la gravecon de tia kosma tragedio. “Nu, frato Vilhelmo, ĉu vi jam alkutimiĝis al ĉi tiu kavernaĉo de stulteguloj?”

“Ĝi ŝajnas al mi loko de homoj admirindaj pro sankteco kaj doktrino,” diris Vilhelmo singarde.

“Ĝi estis tia. Kiam la abatoj estis abatoj kaj la bibliotekistoj estis bibliotekistoj. Nun vi vidis tion, tie supre,” kaj li indikis supren, “tiu germano preskaŭ morta kun okuloj de blindulo devotece aŭskultas la deliraĵojn de tiu blinda hispano kun okuloj de mortinto; ŝajnas, ke la Antikristo devas alveni ĉiun matenon; oni forgratas tekstojn el pergamenoj, sed da novaj libroj alvenas malmultegaj... Ni estas ĉi tie, dum tie, en la urboj, oni agas... Iam niaj abatejoj regis la mondon. Hodiaŭ, vi vidas tion, la imperiestro uzas nin por alsendi siajn amikojn ĉi tien por renkonti la malamikojn (mi scias ion pri via misio, la monaĥoj parolas kaj parolas, ili havas nenion alian por fari), sed li scias, ke la landon oni regas el la urboj. Ni kolektas grenon kaj bredas kokojn, kaj tie ili interŝanĝas klaftojn da silko kontraŭ blokoj de linaĵo, kaj blokojn de linaĵo kontraŭ sakoj da spicoj, kaj ĉion kune kontraŭ bona mono. Ni gardas nian trezoron, sed tie amasiĝas trezoroj. Kaj ankaŭ libroj. Kaj pli belaj ol la niaj.”

“Certe multaj novaj aferoj okazas en la mondo. Sed kial vi pensas, ke kulpas la abato?”

“Ĉar li konfidis la bibliotekon al eksterlandanoj kaj regas la abatejon kiel civiton specife starigitan por defendi la bibliotekon. Benediktana abatejo en ĉi tiu itala regiono devas esti loko en kiu la italoj decidas pri italaj aferoj. Kion faras la italoj hodiaŭ, kiam ili ne plu havas papon? Ili komercas kaj fabrikas kaj estas pli riĉaj ol la reĝo de Francujo. Kaj do, ankaŭ ni agu tiel, se ni kapablas fari belajn librojn ni faru ilin por la universitatoj, kaj ni okupiĝu pri tio, kio okazas tie, en la valo, mi ne diras, okupiĝi pri la imperiestro, kun ĉiu respekto por via misio, frato Vilhelmo, sed pri tio, kion faras la bolonjanoj aŭ la florencanoj. Ni povus direkti de ĉi tie la trairon de pilgrimuloj kaj de komercistoj, kiuj iras el Italujo al Provenco kaj revenas. Ni malfermu la bibliotekon al tekstoj en la popola lingvo, kaj ankaŭ tiuj, kiuj ne plu verkas latinlingve, suriros ĉi tien. Kaj male nin regas grupo de eksterlandanoj, kiuj daŭre administras la bibliotekon, kvazaŭ la bona Odilono estus ankoraŭ abato en Klunizo...”

“Sed via abato estas italo,” diris Vilhelmo.

“La abato ĉi tie gravas neniom,” diris Ajmaro ankoraŭ kun rikano. “Kiel kapon li havas bibliotekan ŝrankon. Ĝi estas vermborita. Por spiti al la papo, li allasas, ke la abatejo estu invadita de la fratuletoj... mi celas tiujn herezajn, frato, la transfuĝintojn el via sanktega ordeno... kaj por fari ion ŝatatan de la imperiestro, li vokas ĉi tien monaĥojn de ĉiuj monaĥejoj de la nordo, kvazaŭ ni ne havas bonajn kopiistojn, kaj homojn, kiuj scipovas la grekan kaj la araban, kaj kvazaŭ ne estas en Florenco aŭ Pizo filoj de komercistoj, riĉaj kaj malavaraj, kiuj volonte enirus la ordenon se la ordeno proponus la eblecon plikreskigi la potencon kaj prestiĝon de ilia patro. Sed ĉi tie indulgemo pri la mondumaj aferoj estas allasata nur kiam oni devas komplezi al germanoj... ho bona Sinjoro cindrigu mian langon, ĉar mi ekdiras nekonvenajn aferojn!”

“Ĉu en la abatejo okazas nekonvenaj aferoj?” Vilhelmo demandis senemfaze, verŝante al si iom pli da lakto.

“Ankaŭ monaĥo estas viro,” asertis Ajmaro. Poste li aldonis: “Sed ĉi tie ili estas malpli viraj ol aliloke. Kaj tion, kion mi ĵus diris, estu klare, mi ne diris.”

“Tre interese,” diris Vilhelmo. “Kaj ĉu tiu ĉi estas via opinio aŭ de multaj, kiuj opinias kiel vi?”

“De multaj, de multaj. De multaj, kiuj nun doloras pro la malbonsorto de la kompatinda Adelmo, sed se en la krutaĵon estus falinta iu alia, kiu vagas en la biblioteko pli multe ol li rajtas, ili ne estus malkontentaj.”

“Kion vi intencas diri?”

“Mi parolis tro multe. Ĉi tie ni parolas tro multe, vi eble jam rimarkis tion. Ĉi tie la silenton neniu plu respektas, unuflanke. Aliflanke ĝi estas tro respektata. Ĉi tie, anstataŭ paroli aŭ silenti, oni devas agi. En la ora epoko de nia ordeno, se abato ne havus la harditecon de abato, jen, per bela taso da venenigita vino oni startigus la serĉon de posteulo. Mi diris ĉi tiujn aferojn al vi, estu inter ni klare frato Vilhelmo, ne por murmuri kontraŭ la abato aŭ aliaj kunfratuloj. Dio gardu min kontraŭ tio, bonŝance mi ne havas la malbelan kutimon murmuri. Sed mi ne dezirus vidi, ke la abato petis al vi enketi pri mi aŭ pri iu alia kiel Pacifico de Tivoli aŭ Petro de Sankta Albano. Ni tute ne rilatas al tio, kion oni diras pri la biblioteko. Kvankam ni ŝatus iom rilati al ĝi. Kaj sekve, senmaskigu ĉi tiun neston de serpentoj, vi, kiu bruligis multajn herezulojn.”

“Mi neniam bruligis iun,” Vilhelmo respondis seke.

“Ĝi estis parolfiguro,” Ajmaro konfesis kun granda rideto. “Bonan ĉasadon, frato Vilhelmo, sed estu atenta dum la nokto.”

“Kial ne dum la tago?”

“Ĉar dumtage oni kuracas la korpon per bonaj herboj kaj nokte oni malsanigas la menson per malbonaj herboj. Ne pensu, ke Adelmo estis ĵetita en la abismon fare de ies manoj aŭ ke ies manoj metis Venancion en la sangon. Ĉi tie iu ne volas, ke la monaĥoj decidu mem kien iri, kion fari kaj kion legi. Kaj oni uzas la inferajn fortojn, aŭ la divenistojn amikojn de la infero, por konfuzi la mensojn de scivoluloj...”

“Ĉu vi parolas pri la patro herbisto?”

“Severino el sankta Emmeram estas bona homo. Kompreneble, li estas germano, Malaĥi estas germano...” Kaj post denova montro pri sia malemo murmuri, Ajmaro foriris al laborejo.

“Kion li intencis diri al ni?” mi demandis.

“Ĉion kaj nenion. Abatejo ĉiam estas loko, kie monaĥoj interbatalas por certigi al si la regadon de la komunumo. Ankaŭ en Melk, sed eble estante novico vi eble ne havis la tempon por konstati tion. Sed en via lando, konkeri la regadon de abatejo signifas konkeri lokon, de kiu oni rekte intertraktas kun la imperiestro. En ĉi tiu lando tamen la situacio estas alia, la imperiestro estas malproksima, ankaŭ kiam li malsupreniras ĝis Romo. Nun ne ekzistas kortego, eĉ ne tiu de la papo. Ekzistas la urboj, vi rimarkis.”

“Certe, kaj tio impresis min. Urbo en Italujo estas io malsama ol tio ĉe ni... Ĝi ne estas nur loko, kie oni loĝas: ĝi estas loko, kie oni decidas, ĉiuj estas ĉiam en la placoj, pli potencas la magistrato ol la imperiestro aŭ la papo. Ili estas multaj... kvazaŭaj reĝlandoj...”

“Kaj iliaj reĝoj estas la komercistoj. Kaj ilia armilo estas la mono. La mono havas rolon, en Italujo, kiu estas malsama ol tiu en via lando, aŭ en mia lando. Tie ĉie cirkulas mono, sed plejparto el la vivo estas superregata kaj reguligata de la interŝanĝo de varoj, ĉu kokoj aŭ garboj da greno, aŭ falĉileto, aŭ ĉaro, kaj la mono utilas por akiri al si ĉi tiujn varojn. Vi eble rimarkis, ke, male, en itala urbo la varoj utilas por akiri al si monon. Kaj ankaŭ la pastroj, la episkopoj kaj eĉ la religiaj ordenoj devas kalkuli kun la mono. Tial kompreneble la ribelo kontraŭ la povo manifestiĝas per alvoko al malriĉeco kaj ribelas tiuj, kiuj estas ekskluditaj el la rilato kun la mono, kaj ĉiu alvoko al malriĉeco estigas multe da streĉoj kaj multajn debatojn, kaj la tuta urbo, ekde la episkopo ĝis la magistrato, perceptas kiel sian malamikon tiun, kiu tro multe predikas pri la malriĉeco. La inkviziciistoj flaras la odoron de la diablo tie, kie iu reagis kontraŭ la odoro de la sterko de la diablo (la mono). Kaj do nun vi povas kompreni tion, al kio pensas Ajmaro. Benediktana abatejo, en la ora epoko de la ordeno, estis la loko el kiu la paŝtistoj gardis la ŝafaron. Ajmaro volas, ke oni revenu al tiu tradicio. Sed la vivo de la ŝafaro ŝanĝiĝis kaj la abatejo povas reveni al la tradicio (al sia gloro, al sia iama potenco) nur se ĝi akceptas la novajn morojn de la ŝafaro, fariĝante malsama. Kaj pro tio, ke hodiaŭ ĉi tie oni superregas la ŝafaron ne per armiloj aŭ per la brilego de la ritaro sed per la regado super la mono, Ajmaro volas, ke la tuta fabriko de la abatejo, kaj la biblioteko mem, transformiĝu en fabrikon kaj en altirejon de mono.”

“Kaj kiamaniere ĉio ĉi rilatas al la du krimoj, aŭ, pli bone, al la ununura krimo?”

“Mi ankoraŭ ne scias. Sed nun mi deziras supreniri. Venu.”

La monaĥoj jam estis laborantaj. En la scriptorium regis silento sed ne tiu silento, kiu rezultas el agema paco de la koroj. Berengaro, ĵus alvenanta antaŭ ni, salutis nin kun embaraso. La aliaj monaĥoj levis la kapon el sia laboraĵo. Ili sciis, ke ni estis tie por malkovri ion pri Venancio kaj la direkto mem de ilia rigardo altiris nian atenton al malplena sidloko, sub fenestro, kiu alrigardis la internan parton de la abatejo, la centran oklateran korton.

Kvankam la tago estis tre malvarma, la temperaturo en la scriptorium estis sufiĉe milda. Ne hazarde ĝi estis aranĝita super la kuirejoj el kiuj venis sufiĉe da varmo, ankaŭ ĉar la fumkanaloj de la du subaj fornoj pasis ene de la kolonoj, kiuj subtenis la du spiralajn ŝtuparojn en la norda kaj suda turoj. Koncerne la nordan turon, en la mala flanko de la granda salono, ĝi ne havis ŝtuparon sed grandan kamenon, kiu ardis kaj disvastigis viglan varmon. Krome la planko estis kovrita per pajlo, kiu silentigis niajn paŝojn. Resume, la malplej hejtita angulo estis tiu de la orienta turo kaj fakte mi rimarkis, ke, ĉar estis pli da uzeblaj sidlokoj ol da laborantaj monaĥoj, ĉiuj emis eviti la tablojn metitajn en tiu parto. Kiam mi poste rimarkis, ke la spirala ŝtuparo de la orienta turo estis la unika, kiu kondukis ne nur malsupren al la refektorio sed ankaŭ supren al la biblioteko, mi demandis al mi, ĉu saĝa konsidero aranĝis la hejtadon de la salono por deturni la monaĥojn de scivolema rigardo al tiu loko kaj por faciligi al la bibliotekisto la gardadon de la enirejo al la biblioteko. Sed eble mi troigis suspektante, iĝante kompatinda imitanto de mia majstro, ĉar mi tuj pensis, ke tia aranĝo ne multe efikas dum la somero – escepte en la kazo (mi diris al mi), ke dumsomere tiu fariĝas la plej sunplena loko kaj tial ĝi restas la plej evitata.

La tablo de la kompatinda Venancio troviĝis antaŭ la granda kameno kaj verŝajne ĝi estis unu el la pli dezirataj sidlokoj. Ĝis tiam mi pasigis malgrandan parton de mia vivo en scriptorium, sed dum la postaj jaroj grandan parton mi pasigis tie kaj mi scias, kiom multe da sufero kostas por la skribisto, la rubrikofaristo kaj la klerulo pasigi la longajn vintrajn horojn ĉe sia tablo, kun la fingroj rigidiĝantaj sur la grifelo (kiam jam je normala temperaturo, post ses horoj da skribado, aperas en la fingroj de la monaĥo la terura spasmo kaj lia dikfingro doloras kvazaŭ oni batis ĝin). Kaj ĉi tio klarigas, kial oni ofte trovas en la marĝeno de la manuskriptoj frazojn lasitajn de la skribisto kiel ateston pri sufero (kaj maltoleremo) kiajn “Dank’ al Dio, baldaŭ mallumiĝos”, aŭ “Ho, se mi havus belan glason da vino!”, aŭ “Hodiaŭ estas malvarme, la lumo malheliĝas, ĉi tiu lanfelo estas harplena, io malĝustas”. Kiel diras malnova diraĵo, tri fingroj tenas la plumon, sed la tuta korpo laboras. Kaj ĝi doloras.

Sed mi parolis pri la tablo de Venancio. Kompare kun la aliaj ĝi estis tiom malgranda, kiom tiuj metitaj ĉirkaŭ la okangula korto, rezervitaj al erudiciuloj, dum pli grandaj estis tiuj sub la fenestroj de la eksteraj muroj, rezervitaj al miniaturistoj kaj kopiistoj. Cetere Venancio por sia laboro havis ankaŭ pupitron, ĉar li probable konsultis manuskriptojn, kiujn oni pruntas al la abatejo, kies kopion li faris. Sub la tablo estis malalta eta bretaro, kie amasiĝis folioj ne kunkudritaj, kaj ĉar sur ili estis latinlingvaj tekstoj mi konjektis, ke ili estis liaj plej lastaj tradukoj. Ili estis haste surskribitaj, ili ne konsistigis paĝojn de libro kaj sekve ili estis destinataj poste al kopiisto kaj al miniaturisto. Pro tio ili estis malfacile legeblaj. Inter la folioj estis kelkaj libroj en la greka. Alia greklingva libro estis malfermita sur la pupitro, la verko por kiu Venancio finis sian laboron de tradukisto en la pasintaj tagoj. Mi ne scipovis la grekan tiutempe, sed mia majstro diris, ke ĝi estis verko de iu Luciano kaj ke ĝi rakontis pri viro transformita en azenon. Mi sekve memoris similan fabelon de Apulejo, kies legadon kutime oni tute malkonsilis al novicoj.

“Kial Venancio estis tradukanta ĝin?” demandis Vilhelmo al Berengaro, kiu staris apud ni.

“Ĝin petis al la abatejo la estro de Milano kaj la abatejo gajnos el ĝi la privilegion esti la unuavica el la elektantoj por si de la vino produktata de iuj etbienoj en la orienta regiono,” Berengaro indikis per la mano malproksiman lokon. Sed tuj li aldonis: “La abatejo ne konsentas komerci kun la laikoj. Sed la mendinto klopodis por ke ĉi tiu altvalora greka manuskripto estu pruntedonita al ni de la respublikestro de Venecio, kiu ricevis ĝin el la bizanca imperiestro, kaj kiam Venancio estus fininta sian laboron, ni farus du ekzemplerojn, unu por la mendinto kaj unu por nia biblioteko.”

“Kiu sekve ne abomenas la kolektadon de paganaj fabloj,” diris Vilhelmo.

“La biblioteko estas atesto de vero kaj de eraro,” tiam diris voĉo malantaŭ ni. Li estis Jorge. Denove mi miris (sed pli multe mi miris denove dum la postaj tagoj) pri la abrupta maniero laŭ kiu subite aperis tiu maljunulo, kvazaŭ ni ne vidus lin kaj li vidus nin. Mi ankaŭ scivolis, kion faras blindulo en scriptorium, sed mi poste rimarkis, ke Jorge estis ĉiam ĉeestanta en ĉiuj lokoj de la abatejo. Kaj ofte li ĉeestis en la scriptorium, sidanta sur brakseĝo ĉe la kameno, kaj ŝajne li sekvis ĉion, kio okazis en la salono. Iam mi aŭdis lin el sia seĝo laŭte demandi: “Kiu supreniras?” turnante la kapon al Malaĥi, kiu, kun siaj paŝoj malpli intensaj pro la pajlo, estis iranta al la biblioteko. Ĉiuj monaĥoj tre estimis lin kaj ofte ili turnis sin al li legante al li fragmentojn el malfacila kompreno, konsultante lin pri klariga noto aŭ petante informojn pri la maniero bildigi beston aŭ sanktulon. Kaj li rigardis nenien per siaj mortaj okuloj, kvazaŭ li alrigardus paĝojn, kiujn li havis klaraj en sia memoro, kaj li respondis, ke la falsaj profetoj estas vestitaj kiel episkopoj kaj la ranoj eliras el iliaj buŝoj, aŭ pri tio, kiaj ŝtonoj ornamas la murojn de la ĉiela Jerusalemo, aŭ ke la Arimaspoj estu lokitaj en la mapoj proksime al la lando de pastro Johano – rekomendante, ke, bildigante ilin, oni ne akcentu troige allogecon fronte al ilia monstra aspekto, ĉar sufiĉas bildigi ilin kiel emblemon, rekoneblaj sed ne pek-allogaj, nek tiom abomenaj, ke ili estigu ridadon.

Iam mi aŭdis lin konsili al komentisto kiel interpreti, en akordo kun sankta Aŭgusteno, la recapitulatio (sumigon, kunfluon de ĉio ekzistanta en Kristo) pri kiu parolas la tekstoj de Ticonius, por ne fali en la herezan donatismon. Alian fojon mi aŭdis lin doni konsilojn pri la maniero, verkante komenton, distingi herezulojn disde skismanoj. Aŭ plie, al perpleksa studulo, diri kiun libron li devis serĉi en la katalogo de la biblioteko, kaj preskaŭ en kiu paĝo li trovos ĝian enlistigon, certigante al li, ke la bibliotekisto certe donos ĝin al li ĉar temis pri venko inspirita de Dio. Fine alian fojon mi aŭdis lin diri, ke iun libron oni ne devis serĉi, ĉar ĝi, kvankam menciita en la katalogo, estis ruinigita de musoj antaŭ kvindek jaroj kaj sekve ĝi polviĝas sub la tuŝo de fingroj. Li entute estis la memoro mem de la biblioteko kaj la animo de la scriptorium. Foje li admonis la monaĥojn, kiujn li aŭdis interparoli: “Rapidu lasi ateston pri la vero, ĉar la tempo estas proksima!” kaj li aludis la alvenon de la Antikristo.

“La biblioteko estas atesto de vero kaj de eraro,” do diris Jorge.

“Certe, Apulejo kaj Lucianus kulpis pri multaj eraroj,” diris Vilhelmo. “Sed ĉi tiu fablo entenas, sub la vualo de siaj fantaziaĵoj, ankaŭ bonan moralon, ĉar ĝi instruas, kiom oni pagas siajn erarojn kaj krome mi opinias, ke la historio pri la homo transformita en azenon aludas la metamorfozon de la animo falanta en pekadon.”

“Povas esti,” diris Jorge.

“Sed nun mi komprenas, kial Venancio, dum tiu interparolo, pri kiu oni parolis al mi hieraŭ, multe interesiĝis al la problemoj de komedio; fakte ankaŭ tiaspecajn fablojn oni povas similigi al la komedioj de la antikvuloj. Ambaŭ ne rakontas pri homoj vere ekzistintaj, samkiel faras la tragedioj, sed, diras Izidoro, ili estas fikcioj: “fabulae poetae a fando nominaverunt quia non sunt res factae sed tantum loquendo fictae...” (la fabloj de la poeto estis nomataj per la [verbo] “fabulare” [babili] ĉar ili ne estas okazintaĵoj, sed nur fikcioj).

Komence mi ne komprenis kial Vilhelmo volis ensorbiĝi en tiun kleran diskuton kaj ĝuste kun homo, kiu montris, ke li ne ŝatas tiajn temojn, sed la respondo de Jorge diris al mi, kiom akravida estis mia majstro.

“Tiun tagon ni ne pridiskutis komediojn, sed nur pri la liceco de ridado,” diris Jorge severmiena. Kaj mi tre bone memoris, ke kiam Venancio menciis tiun diskuton, ĝuste en la antaŭa tago, Jorge deklaris, ke li tute ne memoras ĝin.

“Ha,” Vilhelmo diris senzorge, “mi pensis, ke vi parolis pri la mensogoj de poetoj kaj pri amuzaj enigmoj...”

“Ni parolis pri rido,” Jorge diris seke. “La komedioj estis verkitaj de paganoj por instigi la spektantojn al ridado, kaj ili malbone agis. Jesuo nia Sinjoro neniam rakontis komediojn nek fablojn, sed nur klarajn parabolojn, kiuj alegorie instruas al ni kiel gajni la paradizon, kaj tiel estu.”

“Mi demandas al mi,” diris Vilhelmo, “kial vi tiom kontraŭas la ideon, ke Jesuo foje ridis. Mi opinias, ke la rido estas bona kuracilo, kiel la banoj, por kuraci la likvojn kaj aliajn malsanojn de la korpo, precipe melankolion.”

“La baniĝoj estas bona afero,” diris Jorge, “kaj la Akvinano mem konsilas ilin por dispeli la malĝojon, kiu povas esti malbona pasio kiam ĝi ne estas malsano, kiun oni povas forigi per kuraĝo. La banoj redonas ekvilibron al la korpaj likvoj. La rido skuas la korpon, deformas la mienon de la vizaĝo, igas la homon simila al simio.”

“La simioj ne ridas, la rido estas propra al la homo, ĝi estas signo pri lia racieco,” diris Vilhelmo.

“Signo de la homa racieco estas ankaŭ la parolo kaj per la parolo oni povas blasfemi Dion. Ne ĉio, kio apartenas al la homo, estas nepre bona. La rido estas signo de stulteco. Kiu ridas, tiu ne kredas je tio, kion ili priridas, nek malamas ĝin. Kaj tial ridi pri la malbono signifas ne esti pretaj batali kontraŭ ĝi kaj ridi pri la bono signifas malagnoski la forton, per kiu la bono disvastigas sin mem. Tial la Regulo diras: «decimus humilitatis gradus est si non sit facilis ac promptus in risu, quia scriptum est: stultus in risu exaltat vocem suam»” (La deka grado de humileco estas tiu, kiam la monaĥo ne facile [ridas] nek inklinas ridi, ĉar estas skribite: stultulo, kiam li ridas, laŭtigas sian voĉon).

“Kvintiliano,” interrompis mia majstro, “diras, ke la ridon oni devas forstreki el la verkoj pri laŭdindaj homoj kaj iliaj faroj, pro ilia digno, sed ĝi estas subtenebla en multaj aliaj kazoj. Tacito laŭdas la ironion de Calpurnius Piso; Plinio la Juna skribis: “aliquando praeterea rideo, jocor, ludo, homo sum” (Krome, kiam foje mi ridas, ŝercas, ludas, tiam mi estas homo).

“Ili estis paganoj,” rebatis Jorge. “La Regulo diras: «scurrilitates vero vel verba otiosa et risum moventia aeterna clausura in omnibus locis damnamus, et ad talia eloquia discipulum aperire os non permittitur»” (Ni kondamnas, plie, ĉiam kaj ĉie la trivialecon, la frivolaĵojn kaj la burleskaĵojn kaj estu absolute ne permesite al monaĥo malfermi la buŝon por tiaspecaj esprimmanieroj).

“Tamen, kiam la parolo de Kristo estis jam triumfanta sur la tero, Sinesio de Kireno diris, ke la diaĵo kapablis harmonie kombini ion komikan kaj ion tragedian, kaj Aelius Spartianus diras pri imperiestro Hadriano, viro el alta moralo kaj animo naturaliter (nature) kristana, ke li kapablis miksi momentojn de gajeco kun momentoj de seriozeco. Kaj fine Ausonius rekomendas modere dozi seriozaĵon kaj ŝercon.”

“Sed Paolino el Nola kaj Klemento de Aleksandrio avertis nin kontraŭ tiaj stultaĵoj, kaj Sulpicio Severo diras, ke sankta Marteno neniam estis vidita de iu ajn nek kaptita de kolero nek kaptita de ridemo.”

“Tamen, li memorigas pri tiu sanktulo kelkajn respondojn spiritualiter salsa (spirite spicaj),” diris Vilhelmo.

“Ili estis viglaj kaj saĝaj, ne ridindaj. Sankta Ephraim verkis admonan tekston kontraŭ la rido de la monaĥoj, kaj en De habitu et conversatione monachorum (Pri la konduto kaj interparolado de la monaĥoj) li rekomendas eviti malĉastaĵojn kaj spritaĵojn kvazaŭ ili estus veneno de aspidoj!”

“Sed Hildeberto de Lavardin diris: «admittendo tibi joca sunt post seria quaedam, sed tamen et dignis et ipsa gerenda modis» (Ŝercoj pri io serioza estas permesataj, sed necesas teni ilin en striktaj limoj). Kaj Johano Saresberiensis rajtigis sobran ridemon. Kaj fine, la Predikanto, el kiu vi citis fragmenton al kiu aludas via Regulo kaj en kiu oni diras, ke la ridado estas propra al la malsaĝuloj, allasas almenaŭ silentan ridon, de serena animo.”

“La animo estas serena nur kiam ĝi kontemplas la veron kaj ĝojas pro la plenumita bono, kaj oni ne ridas pri la vero kaj la bono. Jen kial Kristo ne ridis. La rido estas la unua kaŭzo de dubo.”

“Sed kelkfoje estas prave dubi.”

“Mi ne vidas kialon por tio. En dubo, necesas turni sin al aŭtoritatulo, al la vortoj de patro aŭ kuracisto, kaj ĉesas ĉiuj motivoj de dubo. Vi aspektas al mi trempiĝinta en kritikindaj doktrinoj, kiel tiuj de la logikistoj de Parizo. Sed sankta Bernardo bone kapablis interveni kontraŭ kastrito Abelardo, kiu volis submeti ĉiujn problemojn je la malvarma kaj senviva ekzamenado de racio ne lumigita de la Skribo, verdiktante siajn “tiel estas” kaj “tiel ne estas”. Certe, kiu akceptas ĉi tiujn danĝeregajn ideojn, tiu povas ankaŭ ŝati la ludon de la sensaĝulo, kiu priridas tion pri kiu oni devas nur koni la unikan veron, kiun oni diris unu fojon por ĉiam. Ridante, do, la sensaĝulo implicite diras: «Deus non est»” (Dio ne ekzistas).

“Honorinda Jorge, vi ŝajnas al mi maljusta, kiam vi traktas kiel kastrito Abelardon, ĉar vi scias, ke li enfalis en tian malfeliĉan kondiĉon pro alies kruelemo...”

“Pro siaj pekoj. Pro la aroganteco de sia konfido je la homa racio. Tiel la kredo de la humiluloj estis mokita, la misteroj de Dio estis esploritaj (aŭ oni klopodis fari tion; stultaj estis tiuj, kiuj klopodis fari tion); demandojn, kiuj koncernis altegajn temojn oni pritraktis facilanime, oni mokis la Patrojn, ĉar ili taksis, ke tiajn demandojn oni devis pli silentigi ol solvi.”

“Mi malkonsentas, honorinda Jorge. Dio volas, ke ni ekzercu nian racion ĉe multaj obskuraj aferoj, pri kiuj la Skribo lasis al ni la liberecon decidi. Kaj kiam iu proponas al vi kredi je aserto, vi devas unue ekzameni ĉu ĝi estas akceptebla, ĉar nia racio estis kreita de Dio, kaj tio, kio plaĉas al nia racio, povas ne plaĉi al la dia racio, pri kiu, interalie, ni konas nur tion, kion, pro analogio kaj ofte pro neado, ni deduktas per la procedoj de nia racio. Kaj sekve vi vidas, ke kelkfoje, por subfosi la falsan aŭtoritaton de absurda propono, kiun forpuŝas racio, ankaŭ la rido povas esti ĝusta rimedo. Ofte la rido ankaŭ helpas konfuzi la malbonulojn kaj briligi ilian stultecon. Oni rakontas pri sankta Maŭro, ke la paganoj metis lin en bolantan akvon kaj li plendis, ke la bano estas tro malvarma; la pagana guberniestro malsaĝe metis sian manon en la akvon por kontrolo, kaj estis bruligita. Bela faro de tiu sankta martiro, kiu ridindigis la malamikojn de la kredo.”

Jorge rikanetis: “ankaŭ en la eventoj, kiujn rakontas la predikistoj, estas multaj fabeloj. Sanktulo mergita en bolanta akvo suferas por Kristo kaj bremsas siajn kriojn, ne faras infanecajn ŝercojn al paganoj!”

“Ĉu vi vidas?” diris Vilhelmo, “ĉi tiu rakonto ŝajnas al vi abomeninda por la racio kaj vi akuzas ĝin esti ridinda! Kvankam silente kaj kontrolante viajn lipojn, vi ridas pri io kaj vi volas, ke ankaŭ mi ne prikonsideru ĝin serioze. Vi priridas la ridon, sed vi ridas.”

Jorge faris geston de ĝeniĝo: “Ŝercante pri la rido vi trenas min en vanajn parolojn. Sed vi scias, ke Kristo neniam ridis.”

“Mi ne certas pri tio. Kiam li invitas la fariseojn ĵeti la unuan ŝtonon, kiam li demandas, kies estas la bildo sur la monero per kiu pagi la tributon, kiam li ludas per vortoj kaj diras «Tu es petrus» (vi estas Petro/ŝtono), mi kredas, ke li diris spritajn aferojn, por konfuzi pekulojn, por subteni la animon de la siaj. Li parolas sprite ankaŭ kiam li diras al Kajafas: «Vi diris». Kaj Ĥieronimo komentante la tekston de Jeremia, kiam Dio diras al Jerusalemo «nudavi femora contra faciem tuam» (mi nudigos [viajn] krurojn ĝis via vizaĝo) klarigas: «sive nudabo et relevabo femora et posteriora tua» (tio estas, mi nudigos kaj levos viajn krurojn kaj postaĵon vian). Eĉ Dio do esprimas sin per spriteco por konfuzi tiujn, kiujn li volas puni. Kaj vi tre bone scias, ke dum la plej varmega momento de la batalo inter la klunizaj kaj la cisterciaj monaĥoj, la unuaj akuzis la aliajn, por igi ilin ridindaj, ke ili ne uzas kalsonon. Kaj en la Speculum Stultorum (La spegulo de la frenezuloj) oni rakontas pri la azeno Brunello, kiu scivolis pri tio, kio okazus, se la vento levus la litkovrilojn nokte kaj la monaĥo vidus sian hontan parton...”

La ĉirkaŭaj monaĥoj ridis kaj Jorge ekkoleregis: “Vi trenas ĉi tiujn kunfratojn en feston de frenezuloj. Mi scias, ke estas kutime ĉe la franciskanoj altiri la simpation de la popolo per ĉi-specaj stultaĵoj, sed pri ĉi tiu ludado mi diros al vi tion, kion diras verso, kiun mi aŭdis de unu el viaj predikistoj: «tum podex carmen extulit horridulum» (tiam la pugtruo eligis teruran kanton).”

La riproĉo estis iomete tro forta; Vilhelmo estis arogante malrespekta, sed nun Jorge akuzis lin, ke li eligis furzojn el sia buŝo. Mi demandis al mi, ĉu tiu severa respondo ne estis invito, de la maljuna monaĥo, eliri el la scriptorium. Sed mi vidis Vilhelmon, iom antaŭe sufiĉe batalema, fariĝi treege milda.

“Mi petas vian pardonon, honorinda Jorge,” li diris. “Mia buŝo perfidis miajn pensojn, mi ne volis malrespekti vin. Verŝajne tio, kion vi diras, estas prava, kaj mi eraris.”

Jorge, fronte al ĉi tiu gesto de tre delikata humileco, eligis raŭkan sonon, kiu povis esprimi ĉu kontentiĝon ĉu pardonon, kaj li nenion alian povis fari ol reveni al sia loko, dum la monaĥoj, kiuj dum la diskuto iom post iom alproksimiĝis al ni, reiris al siaj labortabloj. Vilhelmo denove genuiĝis antaŭ la tablo de Venancio kaj rekomencis traserĉi la paperojn. Per sia humilega respondo Vilhelmo gajnis kelkajn momentetojn da trankvilo. Kaj tio, kion li vidis dum tiuj kelkaj momentetoj, gvidis lian serĉadon dum la venonta nokto.

Ili tamen ja estis malmultaj momentetoj. Benĉo tuj alproksimiĝis ŝajnigante, ke li forgesis sian skribilon sur la tablo kiam li alproksimiĝis por aŭskulti la konversacion kun Jorge, kaj li flustris al Vilhelmo, ke li urĝe bezonas paroli kun li, fiksante renkonton malantaŭ la balnea (banejoj). Li diris al li foriri la unua, ĉar li baldaŭ atingos lin.

Vilhelmo hezitis kelkajn momentojn, poste li vokis Malaĥi’n, kiu el sia tablo de bibliotekisto, ĉe la katalogo, sekvis ĉion okazintan, kaj petegis lin, pro la ordono, kiun li ricevis de la Abato (kaj li tre evidentigis ĉi tiun sian privilegion) meti iun por gardi la tablon de Venancio, ĉar li taksis utile por sia enketo, ke neniu alproksimiĝu al ĝi dum la tuta tago, antaŭ lia reveno kiam eblos. Li diris tion laŭte, ĉar tiamaniere li devigis ne nur Malaĥi’n kontroli la monaĥojn, sed la monaĥojn mem kontroli Malaĥi’n. La bibliotekisto ne povis malkonsenti kaj Vilhelmo foriris kun mi.

Dum ni trairis la legomĝardenon kaj iris al la banejoj, kiuj estis proksimaj al la hospitalo, Vilhelmo rimarkis: “Ŝajnas, ke multaj bedaŭros, se mi trovos ion, kio estas sur aŭ sub la tablo de Venancio.”

“Kaj kio ĝi estas?”

“Mi havas la impreson, ke tion ne scias ankaŭ tiuj, kiuj havas tian bedaŭron.” “Do, Benĉo havas nenion por diri al ni kaj li nur altiras nin for el la scriptorium?

“Ni scios tion tuj,” diris Vilhelmo. Fakte post iom da tempo Benĉo atingis nin.