El la germana al Esperanto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Andreas Kueck


Propono de transskribsistemo el la germana al Esperanto.

Oni bonvole notu, ke iuj esperantigoj de germanaj propraj nomoj "deflankiĝas", ekz.: "Laibach" estas lau la prononco "Lajbaĥ'" kaj laŭ la transskribsistemo "Lajbak'"; la esperantigo tamen estas (tradicie) "Labako".

Vokaloj kaj umlautoj

a -> a
e -> e
i -> i
o -> o
u -> u
ä, ae kiel en "Schäfer" -> e
ae kiel en "Saerbeck" -> a
ö, oe kiel en "Königsberg", "Goethe" -> e
oe kiel en "Soest" -> o
ü, ue -> u
ü, ue kiel en "Kueck" -> uj
La prononco estas tiu de ordinara ü-umlauto. Oni do ordinare transskribus per u. Tamen por havi diferencon disde "kuko", la transskribo kaj esperantigo estu "Kujko". Analoge: "Kijlo" (vidu malsupre).

Diftongoj

ai -> aj
au -> au [kun la 26-a litero]
äu, aeu -> oj
Tamen ne-diftonga "äu" kiel en "Matthäus" -> e-u
ei -> aj
ei kiel en "Rhein" -> ej
La prononco tamen estas tiu de aj. (La tradicia esperantigo estas "Rejno".)
eu -> oj
Tamen: Ne-diftonga eu en "Timotheus" -> e-u
ey kiel en "Norderney" -> aj

Aliaj specialaj vokalkombinoj

ie kiel en "Kiel" -> ij ("Kijlo")
La prononco estas tiu de longa i. Tamen por havi diferencon disde "kilo", la transskribo kaj esperantigo estu "Kijlo". Analoge: "Kujko" (vidu supre).
ie kiel en "Friedrichshafen" -> i
ui kiel en "Duisburg" -> ui
La prononco tamen estas tiu de longa umlauto ü.

Konsonantoj kaj konsonantkombinoj

b -> b
En silabfino la prononco tamen ordinare estas tiu de p.
c en "Celle" -> c
c en "Coburg" -> k
ch kiel en "München" -> k
La prononco tamen estas tiu de senvoĉa palata frotanto.
ch kiel en "Laibach" -> k
La prononco tamen estas tiu de hh.
ch kiel en "Michael" -> ĥ (pro la Fundamenteco de "Miĥaelo")
ch kiel en "Sachsen" -> k
ck kiel en "Zweibrücken" -> k
d -> d
En silabfino la prononco ordinare estas tiu de t.
f -> f
g -> g
En silabfino la prononco tamen ofte estas tiu de k aŭ senvoĉa palata frotanto.
h -> h
Post vokal(kombin)o, h indikas nur longecon kaj estu transskribata per neniu Esperanto-litero.
j -> j
k -> k
l -> l
m -> m
n -> n
p -> p
ph kiel en "Sophie" -> f
qu -> kv
r -> r
rh en la sama morfo (kiel en "Rhein") -> r
s voĉa (tia ĝi estas ordinare en kaj ne-antaŭ-konsonanta kaj ne silabfina pozicio) -> z
s senvoĉa -> s
sch kiel en Schwerin -> sh
sp -> sp
La prononco tamen ofte estas tiu de shp.
st -> st
La prononco tamen ofte estas tiu de sht.
ss -> s
t -> t
th en la sama morfo (kiel en "Theodor") -> t
tz en la sama morfo-> c
tsch en la sama morfo -> ĉ
v kiel en "Bremerhaven" -> v
La prononco tamen estas tiu de f; ĉar tamen "haven" signifas je "haveno" la transskribo estu v.
v kiel en "Verl" -> v
w -> v
w en "Güstrow" (kaj en aliaj vortfinaj "ow"-kombinaĵoj) ne estas prononcata -> [neniu Esperanto-litero]
x -> ks
y kiel en "Kyritz" -> i
y kiel en "Yacht" -> j
z -> c
ß -> s

Duoblaj (ne aparte prononcataj) vokaloj/konsonantoj -> simplaj vokaloj/konsonantoj (krom ĉe "Schiller", "Anna" kaj "Anne", kiuj laŭ-Fundamente estas transskribataj per "Ŝiller'" kaj "Anno").

--