El la hispana al Esperanto
Luis Raudón
Transkribado de la hispana al Esperanto.
Kelkaj literoj estas prononcataj malsame en la diversaj landoj kie la hispana estas parolata. Mi tion klarigos ĉe ĉiu okazo.
a ĉiam kiel “a”. Ekz. amigo
b ĉiam kiel “b”. Ekz boca
c
- kiel “s” antaǔ “e” kaj “i”. Ekz ceja, cima
- kiel “k” en ĉiu alia kazo. Ekz casa, cosa, cuna, clavo, crema.
- Speciala kazo estas “cc”, kiu sonas kiel “ks”. Ekz: acción
ch ĉiam kiel “ĉ”. Ekz churro
d ĉiam kiel “d”. Ekz: dama
e ĉiam kiel “e”. Ekz: elefante
f ĉiam kiel “f”. Ekz feo
g
- kiel “ĥ” antaǔ “e” kaj “i”. Ekz geranio, agitar.
- kKiel “g” en ĉiu alia kazo. Ekz gato, gordo, gusano, grito, globo.
h sen sono. Ekz hombre, ahora. Noto: “ch” estas konsiderata kiel dusimbola litero, kiu sonas kiel “ĉ”,
i ĉiam kiel “i”. Ekz isla.
j ĉiam kiel ĥ”. Ekz jota, ajo.
k ĉiam kiel “k”. Ekz kilogramo, kiosco.
l ĉiam kiel “l”.
ll En preskaǔ ĉiuj landoj, kiel “j”. En Argentino kaj Urugvajo, kiel “ĵ. Ekz llanto, calle. Noto: “ll” estas konsiderata kiel dusimbola litero.
m ĉiam kiel “m”. Ekz mano.
n ĉiam kiel “n”. Ekz nada.
ñ La sono ne ekzistas en Esperanto. La plej simila maniero ĝin reprezenti estas “nj”. Ekz moño.
o ĉiam kiel “o”. Ekz oso.
p ĉiam kiel “p”. Ekz pera.
q Nur estas uzata en la silaboj “que” kaj “qui”, kiuj sonas “ke”, “ki”.
r kaj “rr” Kvanakm ĝi havas du sonojn en la hispana, nur unu ekzistas en Esperanto: “r”. Ekz rana, oro, barro, honrado.
s ĉiam kiel “s”. Ĉirkaǔ Madrido, la sono estas tre simila al “ŝ”. Ekz sala, asno.
t ĉiam kiel “t”. Ekz tapa, auto.
u ĉiam kiel “u”. Ekz uva, puro.
v ĉiam kiel “b”. La hispanparolantoj ne distingas inter “b” kaj “v”. Ekz vaca, cavar.
w Ne estas hispana litero. Ĝi estas nur uzata en eksterlandoriginaj vortoj, kiel “wolframio”.
x Multaj sonoj, laǔ la origino de la vorto: “ks”, “s”, “ŝ”. Ekz: axón, Xochimilco, Xola.
y
- Kiel “i” kiam ĝi estas sola ĉe la vorto “y” (kaj).
- Kiel “j” en ĉiu alia kazo. Ez: yo mayo.
z Kiel “s”. Hispanoj pronocas ĝin en maniero ne reprezentebla en Esperanto.
Kelkaj hispanaj vortoj ne havas la akcento ĉe la antaǔlasta silabo. En tiuj kazoj, oni aldonos “´” sur la vokalo kun la akcento. Ekz :teléfono, cajó.
Vidu ankaŭ http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_hispana_fonto