El la malnovgreka al Esperanto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Vasil Kadifeli

Propono de transskribsistemo el la antikva greka aŭ Helena al Esperanto. (*)


La literoj de la antikva greka lingvo kaj Esperanto estas tre malsimilaj. Aparte de la 24 literoj de la alfabeto, estas ankaŭ la diftongoj kiuj provizas sonojn ne ekzistantaj en la alfabeto.

Laŭ la historio la sono kaj elparolo de grekaj vortoj kaj nomoj ŝanĝiĝis vaste kaj pro tio la latinigado de la grekaj nomoj estas pli kompleksa ol la moderna greka lingvo. Tamen oni povas ankaŭ uzi la transskribsitemon proponita por la moderna greka lingvo. Grekoj nuntempe elparolas la malnovajn vortojn kaj nomojn kiel en la moderna greka.

Tra la historio estis malsimilaj sonoj en la lingvo kiuj dum tempo ŝanĝiĝis. La jena tabulo estas simpla helpo-tabulo por elparoli kaj transskribi la nomojn al Esperanto. Tamen estas pli komplikaj reguloj bazitaj sur la deklinacio de la substantivoj aŭ bazitaj sur la sufiksoj de nomoj kiuj ne estas enkorpigitaj en ĉi tiu tabulo. Oni povas trovi ilin je la dua parto de ĉi tiu paĝo. Do oni devas transskribi unue la nomojn per la reguloj de la unua tabulo, kaj poste apliki la regulojn de la dua tabulo por la fina kaj perfekta transskribado de la grekaj nomoj kaj substantivoj tra la latinigado al Eperanto.


=== UNUA PARTO ===

Reguloj por la elparolo de la antikvaj grekaj nomoj laŭorde de la greka alfabeto.

Αα“a”
Ββ“b” kaj ankaŭ “v”
Γγ"g"
Δδ"d"
Εε“e”
Ζζ“z”
Ηηlonga “e” sed pli proksima al la sono de “i” 1
Θθ"t"
Ιι“i” aŭ “j” se en la komenco de la vorto 2
Κκ“k” aŭ “c” 3
Λλ“l”
Μμ“m”
Νν“n”
Ξξ"ks" 4
Οο“o” 
Ππ“p”
Ρρ“r”
Σσ“s” sed “z” se ĝi estas inter vokaloj kaj en la sufikso 5
Ττ“t”
Υυ“i” sed en sufikso ĝi fariĝas “u” 6
Φφ“f”
Χχ“ĥ” aŭ eĉ “k” 7
Ψψ"ps"
Ωω“o”


En greka lingvo ankaŭ estas diftongoj

μπ“b”
ντ“nt” pli proksima al “d”
γκ“g”
γγ“ng”
τζ“ĝ”
τσ“c”


οι“e” eble proksima sono al “oi” 8
ει“i” tre proksima al “e” 9
αι“e” 10
ου“u” sed proksima sono al “ou” 11
αυ“aŭ” 12
ευ"eŭ" 13
ηυ“iu”


Rimarkoj:

1Ekzemploj: “Αθήναι” fariĝas “Atene” kaj “Άρης” fariĝas “Ares”
2En la komenco de la vorto kaj se gi estas sekvata per vokalo ĝi plejfoje fariĝas “J”. Ekzemplo: “Ιοκάστη” fariĝas “Jokaste”.
3Ekzemplo: “Κιλικία” fariĝas “Kilikia” aŭ “Cilicia”.
4Ekzemploj: “Ξάνθιππος” fariĝas “Ksantippos” kaj “Ξέρξης” fariĝas “Kserkses”
5Ekzemploj: “Ηλύσιον” fariĝas “Ilizion” kaj “Σπάρτη” fariĝas “Sparte”
6Vortoj kiuj ekkomencas per vokaloj iam elprenis du sprit-signojn sur tiu vokalo (ᶜ / ᵓ). Kiam la vokalo surhavas la unuan spirition, kiu estas nomita “kruda spirito”, tiam la vorto havas pli krudan prononcon kaj komencas per “h”. Ekzemple la nomo ᶜ’Oμηρος ekkomencas per vokalo kaj tiu vokalo surhavas la krudan spiriton (kaj ankaŭ la akcenton). Do la elparolo de tiu nomo estas “Homeros”. En la komenco de vortoj la ipsilono “Υυ” ĉiam surhavas la “krudan spiriton” do la elparolo de tiuj vortoj ekkomencas per “hi” kaj ne nur per “i”. Ekzemple: “ᶜΗρακλής” fariĝas “Herakles”.
7Ekzemploj: “Αχιλεύς” fariĝas “Aĥileŭs” aŭ eĉ “Akileŭs”. “Χάρυβδις” fariĝas “Ĥaribdis” aŭ “Karibdis”. “Χριστός” fariĝas “Kristos” ktp
8Ekzemplo: “Οιδίπους” fariĝas “Edipus”
9Ekzemploj: “Αινείας” fariĝas “Enias” kaj “Επαμεινώνδας” fariĝas “Epaminondas”.
10Ekzemploj: “Αινείας” fariĝas “Enias” kaj “Αίγισθος” fariĝas “Egistos”
11Ekzemploj: “Οιδίπους” fariĝas “Idipus” kaj “Ουρανός” fariĝas “Uranos”
12Ekzemploj: “Αυλίς” fariĝas “Aŭlis” kaj “Ναυσικάα” fariĝas “Naŭzikaa”
13Ekzemploj: “Ζεύς” la ĉefa dio fariĝas “Zeŭs” kaj “Ελευσίς” fariĝas “Eleŭsis”




=== DUA PARTO ===

Post la transskribado per la unua tabulo oni generale povas aldoni la sufikson “-o” kaj tiel esperantigi la nomojn en ne perfekta maniero. Ekzemple ““Σωκράτης” post la supra transskribado fariĝas “Sokrates” do oni povas aldoni la substantivan sufikson “-o” kaj la nomo povas esti esperantigita kiel “Sokrates-o”. Tiu iasence povas sufici al multaj Esperantistoj.

Tamen tra la historio la latinigadon de la malnovaj grekaj nomoj oni traktis pli detale kaj enkalkulinte la deklinacion de la nomoj kiu estas tre detala en la greka lingvo. Por tia perfekta esperantigo de la malnovaj grekaj nomoj oni devas uzi la duan tabulon kaj apliki la regulojn. Tamen li devas scii al kiu kategorio la grekaj nomoj apartenas kaj kiel ili estas deklinaciitaj.

Reguloj laŭ la deklinacioj kaj sufiksoj por la grekaj nomoj.

La transskribado de la malnovaj grekaj nomoj daŭras per dua paŝo laŭ iliaj sufiksoj kaj deklinacioj kiuj estas priskribitaj en la jena tabulo. Tiuj reguloj devenas el la maniero de la latinigado de la malnovaj grekaj aŭ helenaj nomoj tra la historio.

Kiel oni rimarkos, en ĉi tiu tabulo estas egalsilabaj kaj ne egalsilabaj deklinacioj por la grekaj nomoj. Do oni devas unue scii al kia kategorio apartenas la nomo kaj kiel la nomo estas deklinaciita.

NominativoGenitivo
Virinaj nomoj kiuj finiĝas per tiu sufikso, ankaŭ havas la saman sufikson “–a” en la latina. Do preferinde ke ili ankaŭ en Esperanto finiĝas per “–a”. 1

Ĉiuj aliaj nomoj finiĝas per sufikso “-o” en Esperanto. Ankaŭ loknomoj kiuj estas de virina kategorio. 2
-αιTiu estas plurala sufikso de virinaj nomoj sed ĝi estas uzata rare en nomoj. Fakte tiu sufikso singulare estas “-α” kaj apartenas al la unua kategorio supren. Tiu sufikso transskribas al “-oj” aŭ “-o”. 3
-ας-αδοςTiu formo de ne egalsilaba sufikso en Esperanto transskribas al la sufikso “-ado”. 4
-αςTiu formo de egalsilaba sufikso en Esperanto transskribas al la sufikso “–o”. 5
-εςTiu estas plurala sufikso kiu malaperas kaj fariĝas “-oj”. 6
Tiu finaĵo estas de egalsilabaj nomoj kaj ĝi transskribas en Esperanto al “–o”. 7
-ηςTiu finaĵo estas de egalsilabaj nomoj kaj ĝi transskribas en Esperanto al “–o”. Sed en unusilabaj radikoj ĝi fariĝas “-eso”. 8
-οιTiu estas plurala sufikso por viraj nomoj sed ĝi estas uzata rare en nomoj. Tiu sufikso transskribas al “-oj” aŭ “-o”. 9
-ιονTiu finaĵo estas rara kaj ĝi transskribas al la latinan kiel “–ium” sed en esperanto gi fariĝas “-o”. Fakte ĝi estas rare uzata finaĵo. 10
-ων-ωνοςTiu ne egalsilaba finaĵo estas transskribita en Esperanto aldonante la finaĵon “-o” al la vorton. 11
-ον-ουTiu estas egalsilaba finaĵo kaj estas transskribita en Esperanto aldonante la finaĵon “-o” al la vorton. 12
-ος-ουTiu estas egalsilaba finaĵo kiu transkribas en Esperanto al “-o”. 13
-ις-ιςTiu estas egalsilaba deklinacio kaj la finaĵo transskribas en Esperanto al “-o”. 14
-ις-ιδος/
-ινος
Tiu estas ne egalsilaba deklinacio kaj la nomo estas transskribita en Esperanto aldonante la finaĵon “-o” al la vorton. 15
-ις-ιδοςLoknomoj kun tiuj finaĵoj, en Esperanto alprenas la finaĵon “-ido”. 16
-ις-ινοςLoknomoj kun tiuj finaĵoj, en Esperanto alprenas la finaĵon “-iso” aŭ pli simple aldonante la finaĵon “-o” al la vorton. 17
-ευς/
-υς
Tiu finaĵo transskribas en diversaj formoj en Esperanto. Ekzemple al “-euso”, “-eo”, “-o”. 18
-ωςAl nomojn kiuj havas tiun finaĵon, la Eseperanto finaĵo “-o” estas aldonita. 19


Rimarkoj:

1Ekzemploj: “Ναŭσικάα” fariĝas “Naŭzika-a”
2Ekzemploj: Loknomoj de virina kategorio kiel “Βοιωτία” kaj “Κιλικία” prenas sufikson –o en Esperanto : “Beoti-o” kaj “Cilici-o”. Viraj nomoj prenas la finaĵojn “–o” en Esperanto, “Αίγισθος” fariĝas “Egist-o”, “Δαίδαλος” fariĝas “Dedal-o”
3Ekzemplo: Unu ekzemplo de tiu rare uzata finaĵo estas la urbonomo “Αθήναι”. Tiu sufikso unue estis transskribita kiel “Aten-oj” sed poste “Aten-o”. Fakte la singularo de tiu nomo apartenas al la unua (1) kategorio supren.
4Ekzemploj: “Παλλάς” fariĝas “Pal-ado”, “Ιλιάς” fariĝas “Ili-ado”, “Τρωίας” fariĝas “Tro-ado”, “Τιβεριάς” fariĝas “Tiberi-ado”. Sed “ᶜΕλλάς” en PIV fariĝas “Helas” anstataŭ “Hel-ado”, kiun oni povas rigardi kiel eraro (bonvolu noti la krudan spiriton ĉi tie).
5Ekzemploj: “Αινείας” fariĝas “Ene-o”, “Επαμεινώνδας” fariĝas “Epaminond-o”, “Πυθαγόρας” fariĝas “Pitagor-o”. Escepto estas “Μίδας” k’u ne fariĝas “Mid-o” sed fariĝas “Midas-o”.
6Ekzemplo: “Κυκλάδες” fariĝas “Ciclad-oj”
7Ekzemploj: “Σπάρτη” fariĝas “Spart-o”, “Αντιγόνη” fariĝas “Antigon-o” aŭ preferinde “Antigon-a" kiel tiuj nomoj en la regulo (1)
8Ekzemploj: “Αλκιβιάδης” fariĝas “Alcibiad-o”, “Διομήδης” fariĝas “Diomed-o”, “Σωκράτης” fariĝas “Sokrat-o”, “Ηρακλής” fariĝas “Herakl-o”. Ekzemploj de unusilabaj radikoj estas: “Άρης” fariĝas “Ar-eso”, “ᶜΕρμής” fariĝas “Herm-eso” (bonvolu noti la krudan spiriton ĉi tie).
9Ekzemplo: Unu ekzemplo de tiu rare uzata finaĵo estas la urbonomo “Δελφοί”. Tiu sufikso unue estis transskribita kiel “Delf-oj” sed poste “Delf-o”.
10Ekzemploj: “Βυζάντιον” fariĝas "Bizanti-o” aŭ “Bizanc-o", “Ηλύσιον” fariĝas “Elize-o”. Oni atendus ke ili fariĝus “Bizant-o” kaj “Eliz-o“.
11Ekzemploj: “Αγαμέμνων” fariĝas “Agamemnon-o”, “Απόλλων” fariĝas “Apolon-o”
12Ekzemplo: “Ίλιον” fariĝas “Ilion-o”
13Ekzemploj: “Αλκίνοος” fariĝas “Alcino-o”, “ᶜΟμηρος” fariĝas “Homer-o” (bonvolu noti la krudan spiriton ĉi tie), “Ουρανός” fariĝas “Uran-o”, “Ωκεανός” fariĝas “Ocean-o”
14Ekzemplo: “Χάρυβδις” fariĝas “Ĥaribd-o”
15Ekzemploj: “Αδώνıς” fariĝas “Adonis-o”, “Πάρις” fariĝas “Paris-o”, “Άρτεμıς” fariĝas “Artemis-o”.
16Ekzemploj: “Αυλίς” fariĝas “Aŭl-ido”, “Ταυρίς” fariĝas “Taŭr-ido”
17Ekzemploj: “Ελευσίς” fariĝas “Eleŭs-iso”, “Σαλαμίς” fariĝas “Salam-iso”
18Ekzemploj: “Ζεύς (gen.Διός)” fariĝas “Zeŭs-o”, “Οδυσσεύς” fariĝas “Odise-o”, “Ορφεύς” fariĝas “Orfe-o”, “Αχιλεύς” fariĝas “Aĥil-o”, “Οιδίπους” fariĝas “Edip-o”
19Ekzemploj: “Έρως” fariĝas “Eros-o”, kaj “Μίνως” fariĝas “Minos-o”.



(*) Tiu transskribsitemo de la malnova greka al Esperanto estis adoptita de la artikolo de Francisko Degoul en la Sennacieca Revuo, 2014.