El la nederlanda al Esperanto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Johannes Derk

Prononcreguloj de la Nederlanda lingvo, la fonetika transskribo de Nederlandaj vortoj laŭ sistemo bazita sur la Esperanta fonetiko kaj 'SAMPA' kaj la proponita transskribo en Esperanto.

Antaŭ ol legi la konsilojn eble vi volas ankaŭ rigardi la enkondukon: Enkonduko al la transskribo de nomoj el la nederlanda.



VOKALOJ:
a, e, o kiel en Esperanto, sed 'bridita' en fermita* silabo (fonetike: A, E kaj O) kaj libera kaj plidaŭra en malfermita silabo (fonetike: a:, e:, o:).
e en senakcenta silabo kiel ŝvo aŭ apenaŭ aŭdebla
i kiel en Esperanto, sed 'bridita' (inter la sonoj i kaj e, fonetike: I)
u, nur en fermita silabo kaj en unusilaba vorto kiel 'bridita' Germanlingva ü, fonetike indikebla kiel Ü, sed ankaŭ proksima al "ŝvo". En la SAMPA-sistemo (Speech Assessment Methods Phonetic Alphabet = Prononctaksmetodika Fonetika Alfabeto) oni uzas por ŝvo la signon @, do ĝi povas ankaŭ servi ĉi-tie.
u en malfermita silabo kiel Germanlingva ü. Slavaj lingvoj laŭ sono egaligas ĝin al i, sed aparta signo estas preferebla.
y kiel i
é kiel longedaŭra e en Esperanto (e:)
è kiel longedaŭra bridita e en Esperanto (E:)

  • silabo finiĝanta je du konsonantoj

DUVOKALOJ:
aa, ee kaj oo kiel a, e kaj o en Esperanto, sed plidaŭra (fonetike: a:, e: kaj o:)
auw kaj ouw kiel aŭ en Esperanto
au kaj ou, se sekvata de alia konsonanto, preskaŭ kiel aŭ, sed bridita (fonetike indikebla per Aŭ)
au en kelkaj pruntvortoj ankaŭ kiel plidaŭra o (auto, automaat)
ei kaj ij preskaŭ kiel ej, fonetike Ej
eeuw kiel eŭ en Esperanto, kun plidaŭra e (fonetike: e:ŭ)
eu kiel ö en la Germana, mallonga aŭ plidaŭra (fonetike: ö kaj ö:)
ie kiel i en Esperanto
oe kiel u en Esperanto
ui ne reprezentebla en Esperanto, mi proponas eü
uu kiel ü en la Germana, en Esperanto proksimas la sono i, sed pli akurate: ü

KONSONANTOJ:
ng kiel naza n, en PFA: N, sed pro simila prononckutimo en Esperanto taŭgas ankaŭ ng
dt je la fino de vorto kiel t
d je la fino de vorto kiel t
sch kiel sĥ, sed schr kiel sr
ch kiel ĥ, sed en pruntvortoj el la Franca kaj aliaj lingvoj kiel ŝ
c, se sekvata de e aŭ i kiel s, se sekvata de a, o aŭ u aŭ de konsonanto kiel k
qu kiel k
w kiel alblovata (?) v, mi proponas reteni tiun karaktron en la transskribo
g kiel ĥ, sed en pruntvortoj el la Franca kaj aliaj lingvoj kiel g
r ofte kiel gorĝa r
x kiel ks
ph kiel f (en pruntvortoj)

DUOBLIGO DE KONSONANTOJ:
bb, dd, ff, gg, kk, ll, mm, nn, pp, rr, ss, tt kaj zz kiel la sola konsonanto cc kiel k

EKZEMPLOJ DE TRANSLITERUMO DE KONATAJ NEDERLANDAJ NOMOJ:

Willem van Oranje (1533-1584) (WIl@m van o:ranj@, transskribo: Wilm van Oranje)
Hugo de Groot (1583-1645) (Hüĥo: d@ Ĥro:t, transskribo: Hiĥo de Ĥrot)
Michiel de Ruyter (1607-1676) (Miĥil d@ Reüt@r, transskribo: Miĥil de Reütr)
Anne Frank (1929-1945) (An@ FrANk, transskribo: Ane Frank)
Christiaan Huygens (1629-1695) (KrIstia:n Heügens, transskribo: KrIstian Heügens)
Antonie van Leeuwenhoek (1632-1723) (Anto:ni vAn Le:ŭ@nhuk, transskribo: Antoni van Leŭnhuk)

PENTRISTOJ:

Rembrandt van Rijn (REmbrAnt vAn REjn, transskribo: Rembrant van Rejn)
Jan Steen (JAn Ste:n , transskribo: Jan Sten)
Johannes Vermeer (Jo:hAnEs Vermeer, transskribo: Johanes Vermer)
Vincent van Gogh (1853-1890) (VInsEnt vAn Ĥoĥ , transskribo: Vinsent van Ĥoĥ)
Piet Mondriaan (Pit MOndria:n, transskribo: Pit Mondrian)
Karel Appel (Ka:r@l Ap@l, transskribo: Karl Apl)
Willem de Kooning (WIl@m d@ Ko:nIN, transskribo: Wilm de Koning)
Eise Eisinga (1744-1828) (Ejs@ EjsInĥa , transskribo: Ejse Ejsinĥa)
Baruch Spinoza (1632-1677) (Baruĥ Spino:za, transskribo: Baruĥ Spinoza)
Willem Blaeu (faristo de atlasoj, 1662) (WI@lm Blaŭ , transskribo: Wilm Blaŭ)
Max Havelaar (kolonia romano, 1860) (MAks Hav@la:r, transskribo: Maks Havlar)
Aletta Jacobs (1854-1929) (alEta JakOps , transskribo: Aleta Jakops)
Willem Drees (1886-1988) (WIl@m Dre:s , transskribo: Wilm Dres)
Annie Schmidt (1911-1995) (Ani Ŝmit, transskribo: Ani Ŝmit)