El la turka al Esperanto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Vasil Kadifeli

Propono de transskribsistemo el la turka al Esperanto.

La literoj de la turka lingvo kaj Esperanto estas tre similaj. Nur la sono de kvar literoj ne troveblas en Esperanto do ili estas ne aplikeblaj. Tiujn kvar literojn oni povas anstataŭigi per la sono de la apudaj similaj literoj.

En angla lingvo kie troveblas pli da sonoj ol la nombro de la literoj oni povas apliki tiujn sonojn pli detale. Por kompreni tiujn kvar sonojn, anglaparolantoj povas legi la jenan artikolon de angla vikipedio : http://en.wikipedia.org/wiki/Turkish_alphabet Bonvolu legi la sekcion "Sounds".


Aa
Bb
Cc -> ĝ [Cemil = Ĝemil]
Çç -> ĉ [Çorlu = Ĉorlu]
Dd
Ee
Ff
Gg
Ğğ -> "g" estas uzebla* [Yağmur = Yagmur]
Hh
Iı -> "i" estas uzebla [Nazlı = Nazli]
İi
Jj -> ĵ [Jale = Ĵale]
Kk
Ll
Mm
Nn
Oo
Öö -> "o" estas uzebla [Öykü = Oyku]
Pp
Rr
Ss
Şş -> ŝ [Coşkun = Ĝoŝkun]
Tt
Uu
Üü -> "u" estas uzebla [Öykü = Oyku]
Vv
Yy -> j [Yaşar = Jaŝar]
Zz


(*) Tamen ke oni povas uzi la literon "g" por anstataŭgi la turkan literon "ğ", por pli fajna transskribo la jenaj reguloj povas esti uzataj :
1) Se la litero "ğ" restas inter du vokaloj tiam oni povas uzi nenion literon ĉar la prononcode la litero "ğ" en turka lingo estas tre mola. Ekzemple [Erdoğan = Erdoan]
2) Sed, se la dekstra aŭ dua vokalo estas pinta vokalo, t.e. "e,i,ö,ü", oni povas anstataŭigi ĝin kun la litero "j". Ekzemple [değirmen = dejirmen][eğer = ejer]
3) Se ĝi sekvas vokalon oni povas ripeti la vokalon dufoje. Ekzemple: [Yağmur = Yaamur] [Bağ = Baa]