Fako-sekreto Modesto Della Porta

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


FAKOSEKRETO
(Lu secrete di prufessione)

Mia amiko Ndonjo certe pravas:
“kaj kuracist’ kaj pastro estre rolas
ĉar unu tre misteran skribon havas
kaj fremdan lingvon la dua parolas”
. Iome vin palpumas kuracisto
kaj tuj recepton skribas kvazaŭ greke,
poste vi pagos al apotekisto
pro la traduko, dialektobleke.
Ja ĉiam samas kuracilefiko,
ja samas gust’, ŝanĝiĝas nur koloro.
Se lertus ni pri greka gramatiko,
ni povus zorgi meme pri preskribo
por peti tiu jn kaĉojn ĉe doktoro,
kaj ĉesus la teroro de ĉi-skribo.

Kiam di-servas pastro tre solene
aŭ litanias per kanto senfina,
postzumas ni en lingvo fuŝlatina,
parkere, vortomaĉe, nekomprene.
Tamen se kiel tuta la popolo
parolus malbenita ĉi-fripono,
alia estus tiam la kanzono,
finiĝus tiam lia monopolo.
Iĝus Kajtano nia preĝkantisto,
baptus Dunato bebojn sen tarifo;
kaj nur pripensu Ndonjon la miopan,
jardekojn estis li preĝejservisto,
se por li estus klara la signifo,
li rangon havus nun jam episkopan.

Modesto Della Porta, trad. Renato Corsetti
(el “La kancerkliniko” 5/1978)