Fortuno, kaj dormu

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Fortuna e ddorme

Bisoggna che sta strega de mignotta
all’ommini je facci le fatture,
si cco ttutto quer gruggno de marmotta
nun fa a ttempo a smartí ll’ingrufature!

Nun pare un piatto d’inzalata cotta,
o una pila da mette le pavure?
Nun faria sta figura der Callotta
smove la verminara a le crature?

Eppuro ecchela llí: ccristiani, abbrei,
frati, preti, avocati, monziggnori,
vestí, bbeve, maggnà...: tutto pe llei!

E cquella fijja mia, pover’Aggnesa,
bella, che nun fuss’antro li colori,
è affurtunata com’un cane in chiesa.

1831 11 27

Fortuno, kaj dormu (1)

Eble ĉi tiu sorĉistin' bordela
la virojn per magio al si ligas
se, malgraŭ sia muzeleg' mustela,
plurnombrajn am-gruntantojn ŝi for-digas.

Ĉu ne aspektas ŝi bolaĵ' nudela
aŭ pot' kun lampo (2), kiu nin timigas?
Ĉu ĉi-figuro tre Kalot-modela (3)
la vermojn al infanoj ne instigas?

Tamen jen ŝi: kristanoj, judoj, estroj,
monaĥoj, advokatoj, monsinjoroj,
ĉiuj por ŝi ... kaj trinkoj, manĝoj, vestoj ...

Male Agnesa mia, certe plej
bela, eĉ se nur estus pro l' koloroj,
bonŝancas kiel hundo en preĝej'.

1831 11 27

(1) Fortuno, kaj dormu estas redono de dirmaniero, kies signifo estas "Se vi estas bonŝanca, vi rajtas dormi (ĉar io bona ĉiuoaze venos al vi)".
(2) Pot' kun lampo estas borita poto kun lampo interne kaj du truoj por ŝajnigi okulojn kaj alian truon por ŝajnigi buŝon, kiun oni uzis por timigi homojn dum la nokto.
(3) Kalot-modela: laŭ la stilo de Jacques Callot, franca gravuristo tre fama pro siaj groteskaj figuroj (17-a jarcento).