Fun: ŝancel-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ŝancel-i

difino:1. Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras. 2. Malfortikigi, malfirmigi, endanĝerigi ion.

Ekzemploj: Fortega vento ŝancelis la arbojn.; Li puŝis min - mi ŝanceliĝis kaj falis.; La dometo, malgranda, sed forta, ne estis ŝancelata de la tempesto.; Nia boato glitis sen ŝanceliĝado.; La diboĉoj de la princo ŝancelis lian tronon.; Mia sano ekŝanceliĝis.; Via volo estas neŝancelebla.; Nia lando ne bezonas ŝanceliĝemajn politikistojn!

Tradukoj en la Universala Vortaro: chanceler | totter | bewegen, wankend machen | колебать | chwiać, powiewać.