Fun: ŝim-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: Ŝ
sim-i
1. Kovriĝi per tre malgrandaj kaj maldikaj fungetoj, kiuj, pro malsekeco aŭ putriĝo, naskiĝas sur la supraĵo de organikaj substancoj. 2. Resti longe forlasita kaj senutila.
Ekzemploj: La muroj de la domo komencis ŝimi pro malsekeco.; Sur la malfreŝa pano aperis ŝimo.; Mi ne manĝis bulkon, ĉar ĝia supro estis ŝima.; Ni ŝimigis fromaĝon en speciala kelo.; Por eviti ŝimaĵon oni uzas kontraŭŝimaĵon.; Mi ŝimis en senaktiveco kaj enuo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: se moisir | mould | schimmeln | плѣснѣть | pleśnieć.