Fun: ŝir-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: Ŝ
ŝir-i
difino: 1. Rompi ion, forte tirante. 2. Malfacile tiri. 3. Kaŭzi akran doloron.
Ekzemploj: Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.; Ŝir-pluku rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.; De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.; Mi flikos la ŝir(aĵ)ojn de via pantalono.; Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.; Ni devos elŝiri vian denton.; De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.; Mi elŝiros ŝin el via koro!; Tiu knabaĉo forŝiris monon el miaj manoj kaj forkuris.; Ĉiuj aŭdis tiun (kor)ŝiran krion.
Tradukoj en la Universala Vortaro: déchirer | tear, rend | reissen | рвать | rwać.