Fun: ŝlos-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: Ŝ
ŝlos-i
difino: 1. Fermi per seruro. 2. Malhelpi ies eliron, ŝlosante pordon.
Ekzemploj: Mi ĉiam ŝlosas mian ĉambron.; Mi forgesis preni la ŝlosilojn.; La pordo estis nur fermita senŝlose.; La ŝlosilujo estas sur la tablo.; Malŝlosu la pordon!; Iu ŝlosis min en ĉi tiu ĉambro.; Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.; Oni enŝlosis la princinon per kvar seruroj.
Tradukoj en la Universala Vortaro: fermer à clef | lock, fasten | schliessen | запирать на ключъ | zamykać na klucz.