Fun: ŝuld-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ŝuld-i

difino: 1. Devi laŭleĝe pagi iun sumon. 2. Havi moralan devon esti danka al iu pro ia servo; danki. 3. Devi fari ion pro morala devo.

Elzemploj: Li ŝuldas al mi cent eŭrojn!; Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.; Ŝuldon tempo ne kuracas.; Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto.; Mi ŝuldiĝis al la repago en unu monato.; Mi malŝuldigas (senŝuldigas) al vi tiun ŝuldon.; Mi ŝuldas al vi grandan dankon!; Mi restas al vi ŝulda.; Ŝia helpo ŝuldigis min por ĉiam.; Ni ŝuldas al niaj membroj klarigon pri nia sinteno.

Tradukoj en la Universala Vortaro: devoir (dette) | owe | schulden | быть должнымъ | być dłużnym.