Fun: ŝvel-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ŝvel-i

difino: 1. Ricevi pli grandan volumenon. 2. Pligrandiĝi en ia rilato.

Ekzemploj: Mia ventro ŝvelas pro la manĝaĵo.; Vidante ilin kune, ŝi ŝvelis pro envio. ; Abelo pikis mian fingron kaj ĝi ekŝvelis.; Sur mia kruro aperis ŝvel(aĵ)o.; Finfine la fingro malŝvelis.; La prezoj ŝvelis ĉi-jare.; La urbanoj estas malkontentaj pri ŝvelaj vivkostoj.; Mi esperas, ke ŝvel(ad)o de prezoj ne longe daŭros.; La instruistino ŝveligis la liston de lernindaj vortoj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: enfler | swell | schwellen | пухнуть | puchnąć.