Fun: bar-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: B
bar-i
difino: 1. Meti ion sur vojon por malhelpi la trairon. 2. Malhelpi la efektiviĝon, elvolviĝon de io.
Ekzemploj: Ni baris la korton por ke neniu fremdulo promenu tie.; Ni konstruos akvo-baraĵon en la rivero.; Nur ilian korton baris altega barilo.; La korto estis nebarita, sed la ĝardeno estis parte barita.; La polico malbaris la vojon al li.; Mi baros la progreson al la kalumnio!; Ili kontraŭbaris la vojon al ĉiuj reformoj.; Esperanto forigas la lingvajn barojn.; La besto estis ĉirkaŭbarita kaj ne povis forkuri.
Tradukoj en la Universala Vortaro: barrer | bar, obstruct | versperren | заграждать | zagradzać.