Fun: brul-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: B
brul-i
difino: . Konsumiĝi per fajro. 2. Esti varmega kiel fajro. 3. Esti en forta eksciteco.
Ekzemploj: La kandelo brulas.; Ne ekzistas fumo sen brulo.; Fendita ligno facile ekbrulas.; De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.; Li bruligis al si la lipharojn.; La brulego tute detruis la arbaron.; Tiu materialo estas nebruligebla.; Li brulas pro febro.; Viaj vangoj estas brulaj. Ĉu vi malsanas?; Mi brulvundis mian fingron!; Mi tre volas vin ekvidi, ke mi eĉ brulas de senpacienco!; Estas pli bone edziĝi ol bruladi.; Ankoraŭ bruletas unu fajrero da espero.
Tradukoj en la Universala Vortaro: brûler (être en feu) | burn (v. n.) | brennen (v. n.) | горѣть | palić się.