Fun: dec-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: D
dec-i
difino: 1. Esti prave, juste ŝuldata pro rajto aŭ merito. 2. Esti konforme al ies karaktero, situacio.
Ekzemploj: Al malfeliĉulo decas kompato de amiko.; Vi donis al mi pli ol dece.; Ŝi edziniĝis pro la deco.; Kondutu tiel, kiel decas al bonedukita homo.; Virinoj vestu sin per decaj vestoj.; Estas malpermesite porti maldecajn vestojn ĉi tie.; Ne parolu maldecaĵojn!
Tradukoj en la Universala Vortaro: être dû, être convenable | be due, become | gebühren | надлежать | należeć się.