Fun: disting-i
- reiru al gj: D
disting-i
difino: 1. Rimarki diferencon inter aĵoj, personoj aŭ ideoj. 2. Klare, precize, nete percepti. 3. Esti marko, karakterizaĵo, per kiu oni povas ne intermiksi aferojn.
Ekzemploj: Kiel mi povus distingi veron de malvero?; La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.; La diferenco inter ĝemeloj ofte estas apenaŭ distingebla.; Nia hotelo oferas distingindajn servojn.; Ili mortigis ĉiujn sendistinge.; Pro la nebulo ni ne distingis la detalojn de la pejzaĝo.; La domo nete distingiĝas sur la monto.; La beleco ŝin tre distingas.; Bunta felo estis ĝia ĝenerala distinga signo.; Ŝiaj vestoj distingigis ŝin inter ĉiuj amikinoj.; Klareco estas la distingilo de bona stilo.; La distinga eco de Esperanto estas ĝia fleksebleco.
Tradukoj en la Universala Vortaro: distinguer | distinguish | auszeichnen | отличать | odznaczać.