Fun: ekscit-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ekscit-i

difino: 1. Igi tre intensa la funkcion de iu korpa organo aŭ ian korpan senton. 2. Igi eksterkutime forta ian movon de la animo. 3. Igi pli intensa la aktivecon de io.

Ekzemploj: Tiu odoro ekscitas la apetiton.; La ekscito kaŭzas iriton en la organo.; Mi devas fari ekscitajn ekzercojn por mia koro.; La kuracisto malpermesis al vi uzi ekscitaĵojn!; Li tre ofte rigardas al aliaj knabinoj kaj tio ekscitas mian envion.; Vi ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo!; Mia karaktero ne estas ekscitebla.; Granda eksciteco skuis la tutan urbon.; Ni ne povis eksciti la fajron, ĉar pluvis.; Blovekscitado ruĝigis mian vizaĝon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: exciter, émouvoir | excite | erregen | возбуждать | wzbudzać.