Fun: esplor-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


esplor-i

difino: Zorge peni por precize ekkoni ion per ekzameno, observo aŭ eksperimento.

Ekzemploj: Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.; Esploristoj veturis por esplori nekonatan landon.; Por fremda koro ne ekzistas esploro.; Kiu okupiĝas pri esplorado de ĉi tiu krimo?; Ŝi rigardis nin per esplora rigardo.; Li ne volis doni la informojn, sed ni sukcesis elesplori ilin.

Tradukoj en la Universala Vortaro: explorer, rechercher | explore | forschen, untersuchen | изслѣдовать | badać.