Fun: esting-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


esting-i

difino: 1. Ĉesigi bruladon. 2. Ĉesigi lumadon. 3. Ĉesigi kaj kvietigi la ardon aŭ eksciton.

Ekzemploj: Feliĉe fajrestingistoj sukcesis estingi la brulegon.; Fajron estingas akvo, pekon pardono.; Oni devas havi estingilon en la aŭto.; Estingu la lampon kaj dormu.; Infanoj, ne babilu post estingo de la lampoj.; Ŝi blovestingis la kandelon.; Mi aĉetis trinkaĵon por estingi la soifon.; Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.; Ĉiutage estingiĝas multe da homaj vivoj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: éteindre | extinguish | löschen | гасить | gasić.