Fun: favor-a
El La bona lingvo
- reiru al gj: F
favor-a
difino: 1. Bonvola, helpopreta, indulga (ofte pro aparta arbitra prefero). 2. Helpotaŭga, faciliga, sukcesiga.
Ekzemploj: Nia estro estas favora al ni.; Post kolero venas favoro.; Vi ne sukcesos min favorigi al vi.; Li falis en mian malfavoron.; Ŝi estas la favoratino de la instruistino.; La vetero estas favora por promenado.; Sorto donas favoron, sorto donas doloron.; Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.; La gazetoj favore raportis pri la kongreso.
Tradukoj en la Universala Vortaro: favorable | favorable | günstig | благосклонный | przychylny.