Fun: fend-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: F
fend-i
difino: 1. Dividi malmolan materion laŭ ĝia longeco. 2. Dividi la partojn de amaso, ĝin rapide trairante.
Ekzemploj: Mi iros al dentisto, ĉar en mia dento estas fendeto.; Li tranĉis la panon kaj enfendis la tablon.; Ĉi tie vi povas vidi la fendadon de molekulo.; La konstruaĵo komencis fendiĝi.; La ŝipo fendas la ondojn.; Estas fendo inter ambaŭ sistemoj.; La disfendo en la partio okazis pro malsamaj opinioj.; Vi fendis mian koron!
Tradukoj en la Universala Vortaro: fendre | split | spalten | раскалывать | łupać, rozpłatać.