Fun: frakas-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: F
frakas-i
difino: 1. Perforte kaj brue disrompi, dispecetigi. 2. Tute detrui, ruinigi.
Ekzemploj: Kiu frakasis miajn tasojn?!; Granda frakaso en malgranda glaso.; La aviadilo frakasiĝis.; La kruela realo ne frakasis lian kuraĝon.; Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.; Mi estis ege ofendita kaj pro tio parolis kun frakasa tono.
Tradukoj en la Universala Vortaro: broyer, écraser | bruise, triturate | zermalmen | разможжать | druzgotać.