Fun: frap-i
- reiru al gj: F
frap-i
difino: 1. Ektuŝi per rapida movo de mano; bati. 2. Bati produktante mallongan sonon. 3. Atingi la sensojn per ia subita impreso. 4. Atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto.
Ekzemploj: Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.; Ne doloras frapo sur fremda kapo.; Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.; La kunfrapiĝo de tiuj aŭtoj estis terura!; Kiu frapas, al tiu oni malfermas.; Necesas malfermi la pordon - mi aŭdis frapojn. ; Ĉesu frapadi per la dentoj!; Kie estas la frapilo de la pordo? ; Dancante ili laŭte piedfrapadis la plankon.; Ŝia robo estas okulfrapanta.; Ŝi estis frapita de blindeco.; Li rapide saniĝis post sunfrapo.; Ŝi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.
Tradukoj en la Universala Vortaro: frapper | hit | klopfen | стучать, ударять | stukać, uderzać.