Fun: frot-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: F
frot-i
difino: Plurfoje tien kaj reen premŝovi ion sur io.
Ekzemploj: Li ĝojis kaj pro tio frotis al si la manojn.; Ŝi provis ĝin purigi per forta froto.; Mi ŝatas, kiam iu frotadas mian dorson.; La diamanto estis frotita kaj polurita.; Necesas enfroti ŝmiraĵon en manon.; Malbonkvalita farbo rapide defrotiĝas.
Tradukoj en la Universala Voprtaro: frotter | rub | reiben | тереть | trzeć.