Fun: inklin-a
El La bona lingvo
- reiru al gj: I
inklin-a
difino: Daŭre aŭ nedaŭre impulsata al io de natura movo de la animo.
Ekzemploj: Mi ne estas inklina al matematiko.; Li ŝajne inklinas akcepti nian proponon.; Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.; Ni neniel sukcesis inklinigi lin lerni.; Ŝi inkliniĝis al mallaboremo kaj volas nur ripozi.; Mi pensas, ke vi estas malinklina al mensogado.; Ili korinkliniĝis unu al la alia.
Tradukoj en la Universala Vortaro: enclin | inclined | geneigt, bereit | склонный | skłonny.