Fun: kaduk-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


kaduk-a

difino: 1. Tre maljuna, malforta, malsanema, baldaŭ mortonta. 2. Baldaŭ falonta, ruiniĝa. 3. Baldaŭ finiĝonta, malaperonta, nedaŭra, nefirma.

Ekzemploj: Mia patro estis neniel kaduka, kiam li mortis.; Ŝi nun loĝas en kadukulejo.; Ni ankoraŭ ne kadukiĝis!; Ni ruinigis la kadukan dometon.; Mia aŭto kadukas, do mi aĉetos novan.; La kadukeco de tiu konstruaĵo devigis nin rekonstrui ĝin.; Sen mi viaj aferoj estus tre kadukaj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: caduc, périssable | falling, perishable | hinfällig | дряхлый | wątły, zgrzybiały.