Fun: konsum-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


konsum-i

difino: 1. Detrui iom post iom la substancon de io ĝis plena neniiĝo. 2. Iom post iom detrui ion, prenante ĝian substancon por sinnutrado aŭ por persona uzado. 3. Pereigi iun iom post iom per malrapida kaj konstanta senfortigado.

Ekzemploj: La fajro tute konsumis nian domon.; Multe da tempo kaj energio estas vane konsumitaj per miaj studoj.; La urbanoj intencis forkonsumi grandan parton de mono por tiu projekto.; Hieraŭ pro malapero de elektro ni konsumis multajn kandelojn.; Mi jam konsumis panon, do necesas iri al la butiko.; Mia aŭto estas tre neekonomia pro tro granda konsumo de benzino.; La konsumado de alkoholaj trinkaĵoj ne devus superi 2 glasojn da vino ĉiutage.; La plej granda konsumanto de dolĉaĵoj estas Germanujo.; Miaj fortoj estis konsumitaj post tia malfacila laboro.; La konsumiteco de la infano maltrankviligis lian patrinon.; Li konsumiĝis kaj fine mortis.; Ĉu la sukero ankoraŭ ne konsumiĝis ĉe ni?; Tiam mi konsumiĝis de malsano.

Tradukoj en la Universala Vortaro: consumer | consume | zehren, abzehren | истощать, потреблять | konsumować.