Fun: konven-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


konven-i

difino: 1. Bone adaptiĝi al difinita situacio aŭ al preciza cirkonstanco. 2. Bone adaptiĝi al ies sentoj, karaktero aŭ socia stato. 3. Deci.

Ekzemploj: Ĉi tiu kompleto bone konvenas al vi.; La blua koloro estas konvena al mi.; Ni aĉetis tiun apartamenton pro konveneco.; Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.; Al mi nun konvenas funebri kaj malkonvenas festi.; Ne konvenas tiel paroli kun gepatroj!; Knaboj opiniis, ke ĉio estas konvena por ili.; Mi konvene plenumis mian taskon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: convenir | convenient | sich geziemen | приличествовать | wypadać, przystawać.