Fun: lert-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

lert-a

difino: 1. Kapabla facile kaj laŭcele fari ion pro la rapideco kaj fleksebleco de siaj movoj. 2. Kapabla facile kaj laŭcele plenumi ion pro la rapideco kaj trovemeco de sia penso. 3. Farita laŭ lerta maniero.

ekzemploj: Pasero sperta estas lerta.; Mi povas tre lerte kuri.; Dezirantoj partopreni la konkuron devas lertiĝi.; Li estas homo sperta kaj lerta.; Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte.; Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.; Studentoj devis pruvi sian lertecon en konkurso.; Per lerta admono alfluas la mono.; Tio estis tre mallerta intrigo.

Tradukoj en la Universala Vortaro: adroit, habile, agile | skilful | geschickt, gewandt, geläufig | ловкій | zręczny.