Fun: makul-o
El La bona lingvo
- reiru al gj: M
makul-o
difino: 1. Malpura aŭ difekta loko sur io. 2. Natura kolora punkto. 3. Malbona parto, difekta punkto.
Ekzemploj: De kie aperis tiu makulo sur via ĉemizo?; Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.; Kara patrino, ne koleru, ja tio estas nur makuleto.; La kvanto de sunaj makuloj (sunmakuloj) konstante prigrandiĝas.; Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.; La felo de mia hundo estas makula.; Neniu sanktulo estas sen makulo.; Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.; Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
Tradukoj en la Universala Vortaro: tache | stain | Fleck | пятно | plama.