Fun: malic-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

malic-a

difino: 1. Konscie malbonfarema kontraŭ aliaj, deziranta malutilon kaj malfeliĉon al la aliaj. 2. Farata kun deziro malutili al iu, malfeliĉigi iun.

Ekzemploj: Ŝia koro estas malica.; Li ĝojis pri mia malfeliĉo kaj ridis malice.; Hej, maliceta infano, ĉesu mokpetoli!; Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.; Ni eksciis pri viaj malicaj intencoj.; Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.; Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.; Ĉiuj intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: malicieux | malicious | tückisch | коварный | chytry.