Fun: mason-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

mason-i

difino: 1. Fortike konstrui ion el ŝtonoj aŭ brikoj kunigante ilin per mortero aŭ cemento. 2. Fortike kaj firme starigi ion abstraktan.

Ekzemploj: Mia frato masonas domojn - li estas masonisto.; La monŝranko estis enmasonita kaj kaŝita malantaŭ la bildo.; La masonaĵo de nia domo baldaŭ estos finita.; Li masonfermos (plenmasonos) ĉi tiun fenestron, ĉar ĝi ne bezonatas.; Diligenta lernado masonas bonan fundamenton por la vivo.; La paco estas masonita de la interkompreno.

Tradukoj en la Universala Vortaro: maçonner | build with stone | mauern | класть стѣны (каменная работа) | murować.