Fun: minac-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: M
minac-i
difino: 1. Montri al iu per paroloj aŭ gestoj, ke oni intencas fari al li malbonaĵon. 2. Sin montri kiel baldaŭ okazonta, esti verŝajne okazonta (se paroli pri malbonaĵo, malfeliĉo).
Ekzemploj: Li minacis min per morto.; Kiu multe minacas, ne estas danĝera.; Kie minaco, tie malpaco.; Viaj minacaj vortoj min tute ne timigis.; Ili ion diris minace al ŝi.; Malsano minacas min.; Konstanta minaco de inundo ne permesas al ni trankvile vivi.; Lia malsano estas minacanta morton.
Tradukoj en la Universala Vortaro: menacer | menace, threat | drohen | грозить | grozić.