Fun: observ-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


observ-i

difino: 1. Rigardi kun daŭra atento por esplori. 2. Ĝuste kaj daŭre atenti, kion ordonas leĝo, regulo ktp. kaj precize obei.

Ekzemploj: En observejo ni observas la astrojn.; La sciencoj estas bazitaj sur la observado.; Ŝi observadas min (severe gardas sub sia rigardo).; Li kaŝobservis la virinon.; Observu iliajn ordonojn.; Ni devas prizorgi la severan observadon de la regularo.; Vi estos punita, se vi malobservos leĝojn.; Mi estas sendependa kaj neniu observigos al mi tiujn regulojn.

Tradukoj en la Universala Vortaro: observer | observe | beobachten, beaufsichtigen | наблюдать | obserwować.