Fun: ofer-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

ofer-i

difino: 1. Rite fordonaci ion multvaloran aŭ mortigi ion vivan sur altaro de dio, por akiri ties favoron, protekton. 2. Fordoni multvaloraĵon por servo, uzo, utilo de io aŭ iu. 3. Helpe, donace prezenti, kontribui por iu celo publika, filantropia.

Ekzemploj: Homoj oferis bestojn al dioj.; Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.; Espero postulas oferon.; Multaj funebraj oferaĵoj estis entombigitaj.; Mi povas oferi iom da mia tempo por vi.; La lernado de lingvoj postulas grandajn oferojn de tempo kaj mono.; Multaj laboroj iris ofere por tiu ideo.; Li estas oferema kaj faras ĉion sen atento al propra profito.; Ne foroferu siajn amikojn!; Ni oferas monon por la malriĉuloj.; Li ĝentile oferis sian manon al virino.; Sian bonkorecon riĉuloj montras per monofero.

Tradukoj en la Universala Vortaro: sacrifier | offer | opfern | жертвовать | ofiarować.