Fun: pacienc-o

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


pacienc-o

difino: 1. Forto, kapablo trankvile elteni, ekzemple de iu/io malfruanta, aŭ de evento, kies momento de okazo ne estas konata, de la esperebla fino de malbono, de la rezulto de peza laboro, ktp.

Ekzemploj: Mi jam ne havas paciencon daŭre atendi ilin.; Malpaciencaj infanoj volis ekvidi la donacojn.; Mi malpacienciĝis kaj iris serĉi la infanojn mem.; Ŝi ĉiam kun senpacienco atendas Kristnaskon.; Gratulon pro via pacienco elteni malfacilan operacion!; Estu pacienca - la doloro baldaŭ finiĝos.; Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.; Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.; Hejme ŝi pacience faris ĉiujn laborojn.

Tradukoj en la Universala Vortaro: patience | patience | Geduld | терпѣніе | cierpliwość.