Fun: palp-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: P
palp-i
difino: 1. Tuŝi per la mano por esplori. 2. Karesi per la mano.
Ekzemploj: La bebo ĉion palpas kaj tiamaniere esploras la mondon.; Estis mallume en la ĉambro kaj mi devis palpe serĉadi la vojon.; Palpado helpis al kuracisto diagnozi la malsanon.; La vento estas sentebla sed ne palpebla.; Mi vidis, ke li ion fuŝpalpis en sia sako.; Eĉ ne pensu palpi min!; Mi ne ŝatas la palpistojn (homojn, kiuj ŝatas palpi).
Tradukoj en la Universala Vortaro: palper | touch, feel | tasten | щупать | macać.